Anŝlavs Eglitis: Kristnaskdonaco - Tradukisto: Kriŝs Smilga. - kristnask.htm

Anŝlavs Eglitis
Kristnaskdonaco

Tradukisto: Kriŝs Smilga.

En la mezo de Ŝvabio leviĝas montaro Alboj. En la mezo de la montaro, en mallarĝa valo, staras la vilaĝo Pfiferlingen. Dum vintro super Alboj blovadas fortaj ventoj. Precipe forte ili blovas tra la valo de Pfiferlingen. La pintoj de la montaro baras la vojon, direktas ilin en la funelforman valon, kaj en la malvasta fino, kie troviĝas Pfiferlingen, ili fajfas kaj eĥas furioze. Ĝis nun neniu vidis tiel fortan ventegon, kiel dum tiu ĉi Kristnasko. La facilaj dometoj tremis, tegmentladoj krakadis, fenestrovitroj sonadis, kaj la vilaĝanoj la tutan nokton ne fermis siajn okulojn. Matene la ventego, kiel kutime okazas en montaro, subite haltis, kaj lacaj vilaĝanoj fine dronis en saniga dormo.

Ĉu ĉiuj? Ne. Domposedanton Gotlib Gonser, kiu imagis sin la plej saĝa kaj sprita, la subita silento ne trompis. Li sciis kiel danĝeraj estas la ventegoj de Alboj. Li surmetis la mantelon kaj venis eksteren.

Nebulo kovris la ĉielon, sed la luno ankaŭ tra la nuboj sendis mildan duonkrepuskon super la neĝkovritan teron, kaj kiam la okuloj alkutimiĝis, oni povis distingi domojn kaj barilojn. La aero ŝajnis varmigita por degelvetero, kiel ĉiam post ventego. Ĉio ŝajnis en ordo. Neniu arbo estis rompita. Eĉ la akvotuboj ĉe la domoj ne estis fleksitaj. Jes, Gotlib Gonser ne konstruis sian domon neglekte kaj rapidiĝante kiel aliaj. Nenia ventego povis difekti lian domon.

Kontenta, Gotlib Gonser antaŭ reenlitiĝo, rigardis malantaŭ la angulo de la domo en la ĝardenon, kaj restis kun malfermita buŝo - tie kuŝis io granda, malhela. Nevole li retiriĝis malantaŭ la angulon. Ĉio restis silenta. Li kliniĝis ankoraŭfoje: la malhelaĵo ne moviĝis. Tio aspektis kiel granda tendo. Sed Gotlib Gonser permesis a1 neniu konstrui tendon en sia ĝardeno. „Ho, kiu tie?" li ekkriis. Neniu respondis. Li zorgeme faris kelkajn paŝojn antaŭen. Kiel strange en nokta mallumo ĉio aspektis.

„Kia puninda neglekto?" Gotlib Gonser mallaŭte ekkriis, - „kia malzorgo ne fiksi tegmentojn ĉe domoj bone". Ĉu li ne centfoje jam detale rakontis al ĉiu najbaro, kiel tio estas farinda, kaj kiel zorgeme kaj pripense li faris konstruante siajn domojn? Estis vero - ĝuste tiam, kiam ĉi tiun multe pripensitan aferon li ellernis rakonti flue, neniu plu deziris aŭskulti. Ĉiu peko naskas punon. Kaj nun? Vidu, tegmentoj flugas, danĝerigas socian sekurecon, kaj difektas fremdajn ĝardenojn. Rigardu, kian sulkon la angulo de la tegmento faris, kruciĝante en la teron. Aĉaĵo!

Gotlib Gonser aliris la tegmenton kaj sperte alrigardis. Tio estis tegmento de aŭtomobilejo, aŭ de pli granda kokinstalo. La vilaĝanoj estis pasiaj kokinbredantoj. Gotlib Gonser batis per fingro: bona zinklado. Sub ĝi bona seka ligno. Dum la malriĉa postmilita tempo - riĉaĵo. Sed malsaĝaj homoj lasas flugi ĝin aeren. Ho! Mondo...!

Gotlib Gonser ĉirkaŭiris la tegmenton. Ĝi estis sufiĉe malproksimen fluginta. La najbaraj tegmentoj estis tegolaj, malgraŭ ke li tiel multe rakontis pri la bonaj ecoj de la lado. Gotlib Gonser kviete kalkulis. (Li ŝatis teorian pensadon.) La tegmento venis de sudokcidento, trans la ĝardenon de najbaro. Ankoraŭ dek paŝoj, kaj gi estus koliziiĝinta kun lia aŭtomobilejo, sed nun ĝi renversis la barilon de najbaro Maute. Kiel li insultos, kiam matene li elrampos de la lito. Jen vi havu, malsaĝa maljunulo, kristnaskdonacon.

Subite Gotlib Gonser ekfajfis. Kristnaskdonaco? Ĉu ĝi ne estis Kristnaskdonaco por li, kiun la bona Dio lasis en lia ĝardeno? Ladon ne estis eble aĉeti, kaj bona seka lignomaterialo estis maloftaĵo. Gotlib Gonser rigardis ĉirkaŭen. Profunda silento kaj plena soleco, kiel dum Kristnasknokto. Estis verŝajne ĉirkaŭ la kvina horo. En la mateno de la Kristnasko ĉiuj leviĝas malfrue. Gotlib, kviete kaj lerte kiel ombro, englitis en sian aŭtomobilejon, kie pro manko de maŝino, estis nur manveturiteto. Li elportis hakilon, segilon, najlotirilon kaj ferrompilon. Rapide, sed zorgeme, li komencis deŝiri la ĝizajn foliojn de la lado. Ĝi leviĝis sufice facile, se oni sciis kiel ŝiri. Gotlib Gonser tion kapablis. Ĝojante pri sia lerto, li pensadis. Post du horoj, eble jam post unu kaj duonhoro, la tegmento estos derompita, kaj lia aŭtomobilejo plena de bonaj aĵoj. Eble iu diros, ke la tegmento apartenas al iu alia? Malsaĝe, la tegmentoj devas stari ĉe domoj. Nenie estas skribite, ke ili devas flugi aeren Tute kontraŭe, en ĉiu legolibro estas skribite, ke ĉio troviĝanta en la ĝardeno de Gotlib Gonser apartenas al Gotlib Gonser. Plie, la perdo de la tegmento estos puno por senzorga konstruo de la tegmento. Neglekto estis afero, kiun Gotlib Gonser malamis plej forte. Kun zorgema forto li enigis la rompilon sub la foliojn de lado; kaj la unuaj defalis melodie sonante kaj kuŝigis ĉepiede.

„Bonan-matenon, bonan mate-non." Martin Maute nenion demandis. Li subite ekkomprenis, kion faris kaj opiniis Gotlib Gonser, ĉar li kaj ĉiu Pfiferlingano faris kaj pensis same. Martinon ankaŭ ne ofendis la malvarma saluto de la najbaro. Martin estis sinregema kaj konsideris sin la plej saĝa en la tuta strato. Pro tio li nur saĝe ridetis, kaj ŝajne senkulpe trafis demandante:

„Najbaro, kial vi komencis rompi tiun parton de la tegmento, kiu troviĝas en mia ĝardeno?"

„Ĉu vere tiel? Nu mi ... volis liberigi vian teron."

„Ho, kia afableco. Dankon. Sed nun mi ŝiros la feron mem. Ĉu vi ne iru al via angulo? Duope ni sukcesos pli rapide."

Gotlib Gnser staris momenton hezitante. Argumenti kun najbaro estis senutile. Tio daŭrus almenaŭ ĝis tagmezo. Sed duono de la tegmento prave, troviĝis en fremda ĝardeno. Estante justema Gotlib Gonser demandis:

„Sed ĉu vi scias al kiu apartenas la tegmento?"

„Kio troviĝas en mia ĝardeno apartenas al mi,„ respondis Martin kun moka rideto. „Estas pli bone rapidi anstataŭ babili."

Ambaŭ najbaroj kuraĝe, sed silente enigis la rompferon sub la ladon. Sed ne estis derompita la sekvonta folio, kiam eksonis la ordinara ŝvaba matensaluto.

„Bonan matenon. Tiel frue leviĝintaj, kaj kuraĝe ĉe laboro?"

Malbenite. Tiu estis la tria najbaro Konrad Koncelman.

„Tie mi devas helpi," li duonvoĉe daŭrigis, kaj transrampis la barilon kaj alvenis kun siaj iloj.

"Kio nun?" miris Gotlib Gonser. „Kion vi volas? Sur via tero la tegmento ne kuŝas."

„Sed vento blovante sudokcidente portis ĝin trans la angulo de mia ĝardeno."

„Ho. Tiam vi diros, ke ĉiuj kolomboj flugantaj trans vian ĝardenon apartenas al vi„, ekkriis Gotlib Gonser tute furioze.

Konrad Koncelman estis sinregema kaj ĝenerale saĝa viro. Li tre bone sciis, ke li estas la plej saĝa en la mallarĝa parto de Pfiferlingen. Li ne respondis abrupte. Li ne furioziĝis. Li nur humile demandis.

"Kiel estus, sinjoroj se ni ekdemandus vilaĝestron kion fari?"

Gotlib Gonser kaj Martin Maute alrigardis unu alian kaj ekskuis la kapojn.

„Venu ankaŭs vi. Sed rapide. La mateno ne estas malantaŭ montaro."

Kaj nun malantaŭ la granda arba baraĵo, kiu ordinare dividas la ĝardenojn de Pfiferlinganoj, dum tiu ĉi Kristnaskmateno okazis diligenta laboro. Rapide la lado estis derompita kaj dividita en tri egalaj stapletoj.

Nun komencis soni mallaŭte la akraj mansegiloj, diligente dividante la aliajn lignopartojn, simile je tri partoj. Ĉar Pfiferlinganoj ŝatis ordon, ankoraŭ dek minutoj kaj la tegmento estus malaperinta en tri aŭtomobilejojn, kaj la tri viroj returniĝus en varmajn litojn. Sed malfeliĉe, ĉi matene la trian fojan sonis la afabla ŝvaba saluto.

„Bonan matenon. Tiel frue leviĝintaj, kaj diligente ĉe laboro?"

Tiu estis la kvara najbaro Bertold Bicer. La tri segiloj ekmortis en la manoj. La okuloj de tri laborantoj malleviĝis sur la tri stapletojn de ligno.

„Mi ĵus diris al la edzino: tia ventego ne forpasos senakcidente. Mi diris: kredu min, edzinet', estos forrompitaj kelke da tegmentoj. Tiel mi diris al mia edzino." La laborantoj silentis. Bertold Bicer alvenis, kontrole rigardis la ladon kaj lignon.

„Bona sendifekta ligno kaj bona lado", li asertis, „tre bone konstruita tegmento. Nur malĝuste fiksita. Vidu - la lignon oni ne povas meti tiel, ĝi devas estis tiel metata. Ĉu vi komprenas?"

„Vi ja ne instruos min konstrui tegmentojn, Bertold," malickore ekkriis Gotlib Gonser. Ĉar svaboj tre ŝatas instrui aliajn, sed mem ne toleras konsilojn.

„Kiu vivas, lernas vivi", humile respondis Bertold Bicer. „Sed diru,Gotlib, kial vi segas la tegmenton? La tegmento ne estas granda, oni povas ĝin porti el la ĝardeno. Je forta viro ĉe ĉiu angulo, kaj unu kun laŭta voĉo, kiu komandas, kaj la afero estus farita."

La tri segantoj saĝe palpebrumis unu la alian. Prudentaj homoj Bertoldon ne estimis. Lia domo estis la plej malgranda kaj eĉ sen aŭtomobilejo. Kokinojn li ne havis, bieron drinkis kaj kartojn ludis. Eĉ dum grand-germania epoko de Hitler li havis nenian oficon. Bertold ne povis defendi sian bonon kaj estis malsaĝulo. Oni ne devis doni parton al li. Pro tio, tute ne respondante al la malsaĝaj demandoj, ili relaborigis la segilojn.

Post momento Bertold Bicer diris: „Gotlib, ne trasegu la malantaŭan kadron. Tiam ĝi ne estos plu uzebla."

La segiloj ŝmacis.

„Nun post kiam vi trasegis la kadron je kvar partoj, estos necesaj multaj ferstangoj,"

La segiloj ŝmacis, kaj post iom ia tempo Bertold povis konfirmi.

„Nun la tegmento taŭgas nur por fajroligno."

La laboro estis farita. La viroj ekstaris kaj forviŝis ŝviton. Ili ŝajnigis, ke malsaĝa Bicer tute ne ekzistas. Sed li ne povis sin regi: "Sed Gotlib mi tamen ne povas kompreni, kial vi trasegis la tegmenton."

„Por ke ni povu ĝin porti en la aŭtomobilejon, vi de Dio forpelita malsaĝulo."

„Sed kial vi volas ĝin porti en la aŭtomobilejon?"

„Sed kien ĝin meti?"

„Mi opinias - remeti ĝin sur ian kokinstalon, Gotlib?"

Longan tempon Gotlib Gonser staris kliniĝanta super la lignostablo, ĝis la nova konkludo atingis la cerbon. Tiam li fulmrapide turnsaltis. - Jes, malantaŭ lia aŭtomobilejo, kaŝita malantaŭ juniperarbo, kontraŭ la malhela ĉielo vidiĝis la kokinstalo - sen tegmento.

En tiu ĉi momento de la turo de Pfiferlingena preĝejo; la kristana blovmuzikistaro komencis bravan Kristnaskmarŝon.

La segileto glitiĝis el la mano de Gotlib Gonser kaj profunda malĝojo plenigis lian animon.

Notoj

Anŝlavs Eglitis, (14.10.1906 - 4.3.19933)
latvia novelisto
El: Revuo Esperanto, 1956, paĝo 182.
(Post via legado de la paĝo:) - Nun al: Klaku: Novaj paĝoj:
La tuta enhavo de la paĝoj: ...aŭ... Niaj hejmpaĝoj:
...aŭ... Nia adreso: