Joost van den Vondel:

Kristnaska Nokto

Tradukis: J. R. G. Isbrucher.

Kristnokto, ol la tag' pli bela,
En vi radias lumo hela,
Herodo ne toleras ĝin.
Ĝin benas miloj en adoro,
Sed por racio lia koro
Fiera ne malfermas sin.

Por senkulpulon neniigi
Senkulpajn igas li mortigi,
Kaj en la urbo Betlehem
Kaj kampo vekas vekriadon:
Plorĝeme faras rondvagadon
El tomb' vekita Raĥel mem.

Ŝi vagas tien kaj revene,
Patrino sen konsol', ĉagrene,
Pro perd' de l' kara infanar'.
Ŝi vidas ilin sufokitajn
En sang', apenaŭ nur naskitajn,
Per ruĝmakula armilar'.

Ŝi vidas, kiel lakto restas
Sur palaj lipoj, kiuj estas
Ŝiritaj for de la patrin'.
Ŝi vidas etajn larmojn kuŝi,
La vangon kiel roso tuŝi,
Sangmakulitan vidas ĝin.

Sub kurbaj brovoj ŝi ne vidas
Plu okuletojn, kiuj ridas,
Radias al patrina kor',
En kiu ili, brilaj steloj,
Elvokis bildon de l' ĉieloj,
Pelitan nun de nubo for.

Ho, tiom da mizer' kaj ploroj;
De tiel multaj junaj floroj
Forvelkis freŝa foliar'.
Jam antaŭ ol ĝi sin etendis:
Matene bonodoron sendis,
Por la ĝuigo de l' homar'.

Falĉilo tranĉas la spikaron,
Ventego skuas foliaron,
Furiozante en arbar':
La blinda emo al potenco,
De malkompreno konsekvenco,
Ne hontus ĝi pro krima far'.

Malĝoja Raĥel, kvietiĝu,
Martiroj viaj idoj iĝu,
Unuaj de generaci'.
El via sango ĝi ekfloros,
Eterne Dion ĝi honoros,
Perforte ne pereos ĝi.

Notoj

Joost van den Vondel, 17.11.l587 - 5.2.1679, nederlanda poeto kaj dramisto.
Kanto de la ĥoro de Klarisaj monaĥinoj en la dramo Gysbreght van Aemstel.
El: La Praktiko, Den Haag, Nederlando.
N-ro 11-l2 (l8l-l82), l6-a jarkolekto, novembro-decembro l952.

(Post via legado de la paĝo:) - Nun al: Klaku: Novaj paĝoj:
La tuta enhavo de la paĝoj: ...aŭ... Niaj hejmpaĝoj:
...aŭ... Nia adreso: