Alexander Pope: "Eseo pri la kritikado." - Tradukis: William Auld: (esperanto) - kritikado.htm

Alexander Pope:
el "Eseo pri la kritikado."

Tradukis: William Auld...el la angla.

Dubinde, ĉu aspektas pli malsprita
Fuŝverko aŭ kritiko fuŝfarita;
Sed estas el la du malpli atence
Nin enuigi ol nin trompi sence.
Kelkaj l'unuan, multaj duan faras:
Riproĉas dek se unu verk' eraras;
Iam stultul' nur fuŝis sinekspoze -
Pro fuŝpoet' nun dek stultulas proze.
- -Neniam niaj juĝoj koincidas,
Kiel horloĝoj - ni la propran fidas.
Tre rara estas la geni' poeta,
Kaj raras en kritiko gust' kompleta:
Same al kritikisto kaj aŭtoro
Venas denaske la ĉiel-favoro.
lnstruu tiuj, kiuj mem plej kleras,
Kaj tiuj vipu, kies verk' superas.
Aŭtoro taksas sian arton ame,
Sed sian juĝon kritikisto same.
- -Kiu renomon doni kaj ricevi
Volas, kaj kiel kritikist' sin levi,
Sciigu tre precize pri la limo
De siaj kler', talento kaj animo;
Ne iru preter sia pov'; diskretu,
Kaj sencon disde stulto interpretu.
- -El ĉiuj kaŭzoj, kiuj emas rompi
La homan juĝon kaj la menson trompi,
Plej firme regas en la kap' malplena
Fiero, ĉam vigla voĉ' kretena.
Kien Natur' valoron ne deponas,
Kompense multon da fier' ĝi donas,
Ĉar kiam mankas, mense kiel korpe,
Viglec' kaj sango, gas' ŝveligas morbe:
Kiam ne servas sprito, nin subtene
Fier' la sencvakuon ŝtopas plene.
Se tiun nubon pelas for racio,
Aŭroras vero kvazaŭ tagradio.
Ne fidu vin; por havi mank-indikojn
Uzu l'amikojn ~ kaj la malamikojn.
Iome kleri estas tre danĝere;
Eltrinku aŭ ne trinku, Muz-rivere:
La cerbon ebriigas trinko eta,
Sed ree nin sobrigas sorb' kompleta.
- -Artverkon legas kritikist~modelo
Laŭ la spirito de l' aŭtora celo,
La tuton juĝas, ne pedante kribras
Kie Naturo rava varme vibras:
Rezignas li pri l' ĝu' malica por ĉi
Plezuro: lasi sin de l'arto sorĉi.
Nin tuŝas en Naturo kaj en arto
Ne perfektec' de unuopa parto;
Belo ne estas lipo aŭ okulo,
Sed kunfandiĝ' de plena akumulo.
Se ni kupolon vidas proporcian
(Miraĵon de la mond', kaj, Rom', eĉ vian!)
Neniuj disaj partoj nin mirigas,
Sed la rigardon unuec' instigas;
Nek alto, larĝo, longo estas plia,
La tuto staras firme simetria,
- -Vane perfekton oni priinsistas -
Perfekto nek ekzistos nek ekzistas;
Laŭ cel' aŭtora ĉiam serĉu sencon,
- -Neniu preterpovas la intencon,
Kaj se la stilo taŭgas laŭ la celoj.
Aplaŭdoj nepras. malgraŭ bagateloj.
Artistoj, kiel moŝtoj, devas preti,
Evite eraregojn, erareti:
Ignoru leĝojn de ]' kritiko buŝa,
Indas nescii pri malgravo fuŝa.
Plimultaj kritikantoj triviale
La tuton dependigas surdetale.
Nomas principoj juĝojn en dorloto,
Kaj oferadas ĉion al maroto.
- -Kelkaj nur Fantazion altestimas,
Ke brilajn pensojn ĉiu verso esprimas,
Tre ŝatas verkon se abundas straso,
Ĥaoso pompa kaj spritaĵ-amaso.
Poetoj ne havantaj la nivelon
Pentri naturon nudan, vivan belon,
Aldonas oran kaj juvelan kovron,
Kaj per ornamoj kaŝas artan povron.
Art' estas la natur' en vest' konforma,
Pensita ofte, sed ĝis nun senforma,
Io, kies vereco nin stimulas,
Kiu al ni la menson respegulas.
Kiel pro ombro lum' pli evidentas,
Tiel simpleco spriton komplementas.
- -Aliaj donas al Lingvaj' aprobon,
Kaj ŝatas librojn kiel ino robon;
Tia persono laŭdas: Tre bonstila; -
Kaj pri l'enhavo restas senkonsila.
Vortoj similas al folioj - kie
Abundas ili, mankas fruktoj tie.
- -Sed la plimulto laŭ la Ritmo ŝatas,
Esploras nur: ĉu glatas aŭ malglatas;
Ĉe Muzo, kiu mil logaĵojn havas,
Ĉi malspritulojn nur la voĉo ravas:
IIi parnasas nur por sonaj vantoj,
Ne por edifo, kiel kirk-irantoj
Kiujn instigas ne doktrin', sed kantoj.
- -Dum ripetiĝas skando monotona,
Eterne reaperas rim' ŝablona;
Se oni versas pri "amanta koro",
Tre certe tuj "turmentas ĝin doloro";
Se temas pri "la kara bela formo",
Minacas la leganton (fakte) "dormo",
- -Fluigas arto, ne hazard', la stancon:
Sin movas flue, kiu lernis dancon.

Notoj
El Belarta Konkurso l956. = Dua Premio, kategorio Tradukita poezio.


Alexander Pope (2l.5.l688 - 30.5.l744),
angla, ofte satira, verkisto.


El: Revuo Esperanto/UEA, 49-a jarkolekto, l956, paĝo l85.