![]() Ivan Andreyevich Krylov: Simio kaj okulvitroj - Muso kaj Rato. |
|---|
|
Simio en maljuno perdis vidkapablon;
La samo, bedaŭrinde, estas inter homoj: Ne komprenante, kiom grava estas cel', Utilan aĵon sensciulo pridiskutas; Se profanulo estas iu ajn nobel' - Li sendiskute persekutas.
|
"Ĉu aŭdis, najbarin', vi pri bonega fam'? - Al Rato diris Muso haste,- Leono, oni diras, kaptis katon jam! Jen por ripozo venis tempo vasta!" "Ne ĝoju, mia karulin',- Respondis Rato, - gardu nin De tiuj bestoj la destino! Ĉar se eksplodos interbat'- Por la Leono venos fino: Ne estas best' pli forta ol la kat'!"
Mi vidis jam, vi mem rimarku tamen: Se iu timas iun ajn, Li pensas en erara ŝajn', Ke tuta mondo timas tiun same.
|
| Notoj |
|---|
Ivan Andreyevich Krylov (13.2.1769-21.11.1844). Ivan Krylov vivis en la tempo de Puŝkin kaj Gogol. Li apartenis al granda grupo da rusaj poetoj, kiuj pledis por reiro al la rusa vivmaniero kaj al reakiro de la rusa sentemo. Li tradukis la fablojn de La Fontaine, kies influo estas certe retrovebla en du el la poemoj, kiujn A. Logvin tradukis por ni. El: Heroldo de Esperanto, Belgio: N-ro 11 (1582), 23-an de junio 1975. Redaktoro: Ada Fighiera-Sikorska. |