Kubin jam de du jaroj estis tajloro kaj ankoraŭ ne kreskis al li vangbarboj. Nur sur lia pinta mentono kreskis io: pli nigra ol nigro: kreskaĵo, kiu ankaŭ lin - kiam ajn li enrigardis en la spegulon — surprizis, eĉ timigis. Lia vizaĝo, malgraŭ ke li vivis en speciala sunplena vilaĝo de l' sovaĝfajra Ebenaĵo, estis blanka, kiel la koloro de la fiŝoj, kiuj vivas en la fundo de profundaj riveroj. Liaj okuloj estis nigraj kaj brulis, kiel torĉoj de enterigoj.
Kubin sentis, ke li estas strangulo. Sed, ke li estas sovaĝa kaj enpensiĝema naturo, tion li ne sciis, ĉar li tute ne povis konstati kaj noti siajn kapablojn, aŭ tiujn de iu alia. Skribi, legi li ne sciis, kaj tio rezultis tiel, ke en tiu tempo, en kiu li estus povinta ellerni ĉi tiujn belajn aferojn, estis konstanta epidemio sur la farmo, kie li naskiĝis, aŭ ĵus oni forpelis la instruiston; dume oni unu eĉ mortbatis kaj detruis la argilmuran lernejon. Kiel metilernanto li ne havis tempon, ke li faru studojn, vintre lignon li devis haki, se li havis liberan tempon, somere li devis zorgi pri la kortbirdaro kaj pri la porko. Kiam li fariĝis metiisto, li hontis, ke li ne scias, li traglitis la demandon kaj eĉ kun virinoj ne interrilatis, ĉar leteron skribi ja li ne estis kapabla.
Sed venis tempo, ke li preskaŭ freneziĝis de la blinda scisopiro, kies mistera mallumo ĉirkaŭbrakis lian ardan estaĵon. Foje malsatan kaj duonmortan helpaktoron — ebrian de vino kaj mizero — li trovis en foso, suprenlevis, hejmenportis, enlitigis lin, kaj donis al li sian pli bonan veston, kaj tenante en li la vivon per sablogrunda vino, li ellernis de li la legadon dum la longaj vintraj noktoj. Post mallonga tempo, transdoninte al li sian scion, la aktoro mortis, kaj Kubin restis sola kun tiu giganta kaj ekscita lumo, kiu nun subite penetris lin. Librojn li legis, ofte, dikajn kaj maldikajn verkojn, sen ia plano. Li sciiĝis pri la mondo. Li sciiĝis pri la bona Dio kaj pri pluraj aliaj, sed jam senkreditiĝintaj dioj. Li sciiĝis pri herooj, kaj ke vivis, eĉ vivas terure bonaj kaj terure malbonaj homoj. Li enrigardis en la historion, en la fabelojn, en la filozofion, en la sciencojn. Li sciiĝis pri la amo.
Li diris al la pantalono, kiun li ĝuste kudris:
„Mi kredis ĝis nun, ke nur pantalono estas en la mondo, sed ja ankaŭ estas alio. Mi volas scii, kio estas. Mi volas koni ĉiun grandulon. Napoleon, Edison, Pasteur, Lasalle, Petöfi, Zola, Kossuth, Bebel, Munkacsi . . .".
Li ĝojegis kaj ridis en la pantalonon kaj kudris ĝin per senfadena kudrilo, tiom li ekentuziasmiĝis. Tiel, ke li devis forlasi sian postenon, la barbaran orienton, kaj devis sin turni al okcidento. Kun libro en la mano, sed jam ne pene deĉifrante la literojn, sed flue legante ilin, li tramarŝis la hungarajn kaj aŭstrajn landvojojn, kaj, pli malsatante ol almozpetante, li atingis Berlinon.
„Hejme mi estas!" li diris, dum eĉ unu vorton li ne sciis germane. Kaj eĉ tion li ne sciis, ke nestas ĉi tie la fakanoj, kaj tamen, kiel hungaro kaj mutulo, tuj li ricevis laboron ĉe charlottenburga veŝttajloro, kies barbo samtiel kreskis kiel la lia, nur ĝi estis blonda kaj jam griziĝanta. Sed jam la alian tagon — per helpo de gestoj kaj pravoĉoj — ili malpaciĝis pri la reĝoj. La hungaro intencis toleri ilin, se ili pliboniĝos, sed la germano jam apriore eksigis ilin el ĉiu sindikato. Krome la pruso nomis ankaŭ la poetojn mizeraj sentaŭguloj, post kio Kubin deklaris, ke unu Petöfi plivaloras ol ĉiuj tajlaroj de Pruslando, jes, ol ĉiuj.
Ili komencis puŝadi unu la alian, kaj la hungaro foriris. Feliĉe, li ricevis laboron denove, kaj duonsemajnon li laboris efektive, kaj manĝis, duonsemajnon li kulturis sin kaj malsatis. Unu jaro pasis tiel.
Lia batalo kun la stomako plejparte okazis en la muzeoj. La bildoj faris al li mirindan influon, kaj tiuj, kiuj prezentis la virinon en ŝia natura stato, pelis lin en mildan kaj dolĉan frenezon, Li havis edzinojn kaj amatinojn inter tiuj ĉi pentritaj sinjorinoj, kaj li havis nederlandan virinon, kies rozkoloran piedon — foje, sekrete — li kisis, Sed tiam li jam legis ion pri la arto kaj ankaŭ pri ĝiaj celoj, kaj turmentaj sinakuzoj vekiĝis en li, ke li pekis kontraŭ la sankteco kaj pureco de la arto.
En tiu tempo okazis, ke la tajloro konatiĝis kun plenaĝa kaj maturiĝinta knabino, nomata Anna Love, kiu same multe vizitis la bildgalerion kaj staradis senĝene dum horoj antaŭ la klasika virfiguro. Tuj, okaze de ilia unua konversacio, ili malpaciĝis.
„La viro, kiel natura aperaĵo, estas pli bela ol la virino!" diris la knabino germane kaj germanece.
„Mi opinias la virinon pli bela!" rimarkis Kubin tre akre. La virino cedis, la temperamento de la viro katenis ŝian konvinkon. Sed povas esti, ke ŝi nur ŝajnigis, kiel la virinoj kutimas la unuan fojon. Cetere, tiel interne kiel ekstere, ĉi tiu virino havis multajn trajtojn, kiuj malgraŭ ŝia juneco jam tromaturiĝis: troevoiuis jam ĉe ŝi la ecoj karakterizaj pri virino. Ŝi estis brunhaŭta, blondhara, ŝiaj okuloj havis obtuzan violkoloron, kiel la koloro de la etaj lagoj ĉirkaŭ Berlino. (Verŝajne ankaŭ de tie ŝi devenis, el iu de la slavrasaj lagbordaj vilaĝoj).
„Por mi la kulturo estas ĉio!" diris la forta virino. "Kaj ankaŭ por vi, kiel mi vidas; se vi nur povas, vi ĉiam estas ĉi tie. Ĉu vi estas tajloro?"
"Jes, kaj ĉu vi laboras en kontoro?"
„Jes, ĉe advokato. Mia patro estas ĉe ja ŝtata En lernejo."
„Ĉu profesoro?"
„Oni povus diri. Li gardas la infanojn."
„Ĉu lernejservisto?"
"Jes".
„Mi," diris Kubin tute sen transiro, „pli alte taksas la virgulinon de Orleans ol mem Napoleon Bonaparte!"
Pri tio ĉi ili terure malpaciĝis kaj ne plu deziris vidi en la vivo unu la alian. Sekve, ili komune luis ĉambron kaj kuirejon en la fino de la Heerstrasse, kaj per la ŝparita mono de la virino ili eĉ meblis ĝin. Anne Love aparte karesis kaj kisis la manĝilarŝrankon, la tablon de la manĝoĉambro, kaj la liton, ĉar ŝi jam kredis, ke ŝi neniam havos similan. Malgaje estis nur, ke tuj, post la unua tago de la geedziĝo, Kubin devis pretigi ses bluajn veŝtojn kaj ankaŭ la virino devis aperi regule en la kontoro, parte, ĉar ili ne sciigis sian edziĝon, parte, ĉar ĝi eĉ ne okazis. Ĝi eĉ ne povis okazi, ĉar la soldata afero de la tajloro ne estis en ordo. Krome, ili bezonis iomete ankaŭ manĝi, por ke ili povu daŭrigi sian diskutadon, kaj ke ili havu iom da forto ankaŭ por la brakumoj. Ambaŭ laboris, eĉ se ne tre fervore, kiom ilin lasis
labori la avida kultursopiro kaj la same ne malvarmeta sopiro de unu je la alia. Ili kapablis vivteni sin per figoj kaj karoboj nur tial, ke en la lito ili povu kvereli dum dudekkvar horoj pri Jeanne d'Arc kaj pri la dio el Ajaccio, pri la signifo kaj valoro de la grandaj homaj fenomenoj. La informiteco kaj kulturiteco de Kubin estis tute freŝa; senorda kaj mankhava, la virino ĉiam superis lin, kaj ĉiam al ŝi apartenis la lasta vorto. La viro povis venki ŝin nur per la vira perforto, kaj tiam la virino lasis sin tirani. Dum la alia parto de la tago ili vivis repaciĝinte en tiel plena harmonio, ke ili apenaŭ vivis jam.
„Ni tiom amas unu la alian, ke ni devas disiĝi, se vivi ni volas!” diris Kubin, kiu dum trankvilaj minutoj ne estis malsaĝa.
„Se ni ne povas vivi, ni mortu!" respondis la virino. Kiu sentis; ke ankoraŭ neniu virino mortis pro troa amo.
„Ni ne povas tiel perlabori, kion ni manĝas!" diris kelkfoje la sobra viro.
„Ni restos kune, kio ajn okazos!" deklaris Anna, kaj ĉiun valoran kaj
senvaloran objekton de la lernejservisto ŝi portis al la garantiejo, ĝis kiam eĉ ŝia proprĺ patrino trovis tro multa la aferon. Iun tagon ŝi plore ĵetis sin al la brusto de sia filino kaj rakontis al ŝi, ke venis anonima denunco kontraŭ ŝia patro, al la lernejdirektoro. En ĝi oni skribis, ke lia filino — Anna — vivas en konkubo kun hungarlanda tajloro, kaj tiu ĉi estas kontraŭreligia kaj kontraŭŝtata.
„Via patro perdos sian postenon, se vi ne forlasos lin kaj ne revenos hejmen!" diris la patrino.
La denunco kaj la tuta afero pruviĝis vera, kaj Kubin kaj lia amatino priparolis, ke de nun ili pli multe amos unu la alian, sed ili disiĝos, ili ĉesigos la mastrumadon, vendos la meblojn kaj per ilia prezo ili ambaŭ forvojaĝos al Parizo, kaj en iu bildgalerio — en La Louvre - por ĉiam ili disiros. Kubin restos tie, en la antikva ĉefurbo de la civilizacio, kaj la virino reiros al siaj gepatroj.
Kaj tiel okazis. La bildojn ili ankoraŭ kune pririgardis, la viro laŭdis la virinfigurojn, la virino la virfigurojn, sed pro Velasques kaj Rafael ili preskaŭ vangofrapis unu la alian. Tamen ankoraŭfoje ili repaciĝis kaj en eta malluma angulo ili kisis unu la alian.
„Ĉu vi havas esperon, ke ni kunvivos iam?" demandis la virino.
„Mi ne kredas!" diris Kubin acide kaj rifuĝis de la virino, por trovi ie malmulte vizitatan lokon, kie, kiel eble plej rapide li elpremu el sia ĝisoste kaj ĝishaŭte velkinta korpo la gemsnufon, kiu vive bruligis, sufokadis lin, kvazaŭ efektivaj torĉoj en li brulus flame.