Evert Taube: Kukola valso (esperanto) - kukkuk.htm

Evert Taube
Kukola valso - (Vals i gökottan.)..

Tradukisto: G. O. Karlsson.

Brilas eta golf' kiel vaksita plank'.
Sun' el mar' leviĝas, odoras padusoj,
Kaj fringo en arbet', kiu dormis sur branc',
Vigle nun ekpepas: kvit, kvit! kvit, kvit!
Iru ni boaton por mara vetur'!
Remu ni al herbinsularo florborda
Kun manĝ' kaj gramofono por nia plezur'!
Gaje akompanu al ni kukol'!
Aŭdu nun! Krias jam kukol' en okcident'.
Tia krio plej feliĉa vok'!
Nordkukola estas teda vok',
Sed sudkukola la morta vok',
Kaj orienta la konsola vok',
Sed krias nun kukol' el okcident'.
Ĉu, knabin', vi aŭdas nun: kuku! kuku!?

Klara estas l' akvo jen kiel kristal'.
Vidu! La fiŝetoj tremsaltas, baraktas.
Ezoko en kanejo, naĝanta ŝakal'!
Trilas kantoturdo en pina hal'.
Ĉarma, radianta junia fest-tag'!
Jen la sun' lumigas la arbojn kaj ondojn.
Anasoj kun la idoj fornaĝas sur lag'.
Haltu ni momemton dum nia vag'!
Aŭdu nun! Krias jam kukol' en okcident'.
Tia krio plej feliĉa vok!
Nordkukola estas teda vok',
Sed sudkukola la morta vok',
Kaj orienta la konsola vok',
Sed krias nun kukol en okcident'.
Ĉu, knabin', vi aŭdas nun: kuku! kuku!?

Notoj

Persono (1890 - 1976)

El: Svenska Esperanto-Tidningen/La Espero
n-ro 10, oktobro 1943.
Aliaj verkoj de Evert Taube:
Vidu la Enhavo-liston