Jalu Kurek: Poemo pri forfluado (esperanto) - kurek.htm

Jalu Kurek

Poemo pri forfluado

Tradukis: Maria A. Hessel... el la pola.

1.
Mi ne mortis junaĝe.
Mi leviĝas harmonie al morto,
kvazaŭ fum' el memflamo.
Bonantagon, bonantagon, junulo,
fajrero ekiĝanta.
Ĉiuj miaj pensoj kiel arbobranĉoj
direktitaj estas de trunko aŭ krono.
Ĝis la pinto de senfortiĝo.
Bonantagon, bonantagon, knabino,
rozo ekflorinta en guto ruĝa.
Mi konas la frenezan mondon,
mi mem estis viglega torento.
Ŝvelant-rivere al ne jam fora maro
mi alproksimiĝas, prenante
akvoprofundon, paŝon post paŝo.
Bonantagon, bonantagon, miaj proksimuloj
vivotorentoj fluantaj de proksimeco kaj foro.
Homo samkiel fajro, arbo, rivero.
forpasas en fluga senĉesa transformiĝo
trafosante ree en akvofundon, kvazaŭ en patrinsinon.
Ĝis revido, Karuloj.
Ĝis revido en oceano.
2.
Vi, kiuj
ne trovis lokon en la Domo de Olduloj
sub litkovrilo de socia protekto
en gluglo de terpoma supo.
Kapoj sendefendaj en brilo de paroladoj.
Ne alpremitaj per memor' de gefiloj
trans florpotoj da pelargonioj,
fantomoj kun laktoblankaj vizaĝoj
malgrasuloj sennomaj kun malvarmaj manoj.
Troularo antaŭ-enteriga.
Vi, kiuj
navigacias en silento
ne kirlata de imagkapabla ŝipŝraŭbo,
ne antaŭenpuŝataj eĉ de rememorvento.
Ne por vi Golfo de Masakro
ne por vi Kabo de Bona Espero
ne por vi Montoj de Fajro
disiĝantaj en du brakojn:
Brako Grandioza kaj Brako Lamenta
kaj en ĉenon de mezocentro:
Flugilo de Granda Birdo.

Mi anoncas al vi mian situon:
Insuloj Furiozaj
"Islas Furiosas".

Kvazaŭ tabuloj de disrompita vraklo
vi balancas sur inerta ondo.
Manĝegataj de la suna varmego
drivantaj sub fantoma luno
vi enfluas tra malvasta kanalo
en Golfon de Trankviliĝo.

Lignaĵoj putrintaj.
Iom atendu min,
iom atendu.

Notoj

Jalu Kurek, (29.2.1904-10.11.1983), poeto, romanverkisto kaj publicisto, apartenis al la plej elstaraj polaj literaturistoj. La "Poemo pri for­fluado" aperis en "Zycie Literackie", pola semajn-revuo pri literaturo.

Poemo el: Heroldo de Esperanto, Belgio.
N-ro 13 (1494), 46-a jarkolekto, 21-an de septembro 1970.
Redaktoro: Ada Fighiera-Sikorska.