La kvar fraŭlinoj Willis enlogiĝis en nia paroĥo antaŭ dektri jaroj. Estas melankolia konsidero, ke la malnova sentenco: „Tempo kaj tajdo haltas por neniu" aplikiĝas kun egala forto al ambaŭ seksoj; kaj volonte ni kaŝus la fakton, ke, eĉ antaŭ dek tri jaroj, la fraŭlinoj Willis tute ne estis junaj. Nia devo de fidelaj paroĥaj kronokistoj, tamen, superas ĉiun alian konsideron, kaj ni estas devigataj konstati, ke, antaŭ dek tri jaroj, la spertuloj pri edziĝaferoj trovis la plej junan fraŭlinon Willis en tre malcerta stato, dum oni pozitive malesperis pri la plej maljuna fratino, kiu estis longe preter ĉiu homa espero. Nu, la fraŭlinoj Willis luprenis la domon. Oni ĝin freŝe kolorigis kaj tapetis de supre ĝis
malsupre. Interne oni panelis la tutan koloraĵon, purigis la tutan marmoron, forprenis la malnovajn fajrujojn, kaj starigis fornojn, kun kamena klapo, ĉe kies lumo oni povis sin vesti; oni plantis kvar arbojn en la posta ĝardeno, kaj ŝutetis plurajn malgrandajn korbojn de gruzo sur la antaŭan; ĉaroj da elegantaj mebloj alvenis; oni provizis la fenestrojn per risortkurtenoj. Ĉarpentistoj, kiuj estis okupitaj ĉe la diversaj preparoj, aliigoj, kaj riparoj, faris konfidencajn raportojn al la diversaj servistinoj en la domvico, pri la grandioza skalo, laŭ kiu la fraŭlinoj Willis komencas sian enloĝadon, kaj tra la paroĥo oni rondirigis malklarajn onidirojn, ke No. 25, en Gordon Place, estas luprenita de
kvar fraŭlinoj kun grandega propraĵo.
Fine la fraŭlinoj Willis endomiĝis; kaj tiam komenciĝis la „vizitado". La domo estis perfekte bonorda — tiaj estis ankaŭ la kvar fraŭlinoj Willis. Ĉio estis formala, rigida, kaj malvarma — tiaj estis ankaŭ la kvar fraŭlinoj Willis. Neniam oni vidis unu solan seĝon el la tuta
meblaro ekster ĝia loko — neniam oni vidis unu solan fraŭlinon Willis ekster la sia. Tie ili ĉiam sidadis, en la samaj lokoj, farante precize la samajn aferojn je la sama horo. La plej aĝa fraŭlino Willis kutimis triki, la dua desegni, kaj la aliaj du ludi duetojn per la piano.
- Ili ŝajnis ne havi apartan ekzistadon, sed esti decidintaj nur vintrumi kune tra la vivo. Ili estis tri Gracioj drapiritaj, kun aldono de alia Gracio — la tri Fatoj kun alia fratino — la Siamaj ĝemeloj duobligitaj. La plej aĝa fraŭlino Willis malsaniĝis ĉe la galo — la kvar fraŭlinoj Willis tuj malsaniĝis ĉe la galo. La plej aĝa fraŭlino Willis iĝis malbonhumora kaj religiema — la kvar fraŭlinoj Willis tuj estis malbonhumoraj kaj religiemaj.
Kion ajn faris la plej aĝa, tion faris la ceteraj, kaj kion ajn faris iu alia, tion ili ĉiuj malaprobis; kaj tiel ili vegetis, vivante inter si en polusa harmonio, kaj, ĉar ili de tempo al tempo eliris, aŭ akceptis vizitojn senceremonie en la hejmo, okaze glaciigante la najbarojn. Tiel pasis tri jaroj, kaj post tiu periodo okazis neatendita kaj eksterordinara fenomeno. La fraŭlinoj Willis montris simptomojn de somero; la frosto iom post iom rompiĝis; fariĝis kompleta degelo. Ĉu estis eble? Unu el la kvar fratinoj Willis estis edziniĝonta!
Nu de kie surtere venis la edzo, kiaj sentoj donis motivon al la
kompatindulo, aŭ laŭ kia rezonado la kvar fraŭlinoj Willis sukcesis konvinki sin, ke viro povus edziĝi al unu el ili kaj ne kun ĉiuj kvar, jen demandoj tro profundaj por solvado niaflanke; certe estas, tamen, ke la vizitoj de sinjoro Robinson (sinjoro en publika ofico, kun bona salajro kaj iom da propra posedaĵo krome) estis akceptataj — ke la kvar fraŭlinojn Willis amindumis laŭ korekta procedo la dirita sinjoro Robinson - ke la najbaroj tute freneziĝis pro sia avideco eltrovi, kiu el la kvar fraŭlinoj Willis estas la bonsortulino, kaj ke la malfacileco, kiun ili spertis ĉe la solvado de la problemo, tute ne malpliiĝis pro la deklaro de la plej aĝa fraŭlino Willis — „Ni edziniĝos al sinjoro Robinson."
Estis tre strange. Ili estis tiel komplete identigitaj, unu kun la alia, ke la sciavido de la tuta domvico vekiĝis preskaŭ ĝis netolerebleco. La temo diskutiĝis ĉe ĉiu malgranda kartludado kaj tetrinkado. La maljuna sinjoro fama pro silkraŭpoj*) ne hezitis esprimi sian deciditan opinion, ke sinjoro Robinson estas el Orienta fonto, kaj intencas edziĝi samtempe al la tuta familio; kaj la domvico, ĝenerale, skuis siajn kapojn kun konsiderinda seriozeco, kaj deklaris la tutan aferon tre mistera. Ili
esperis, ke ĉio finiĝos bone; ĝi certe havas tre strangan aspekton, sed tamen malafable esprimi iun ajn opinion sen bona bazo por prijuĝo; kaj certe la fraŭlinoj Willis estis tute sufiĉe aĝaj por juĝi mem, kaj la homoj ja devus plej bone koni sian propran aferon, kaj tiel plu.
Fine, unu belan matenon, je kvarono antaŭ la oka, du vitro-kaleŝoj veturis ĝis la pordo de fraŭlinoj Willis, ĉe kiu jam dek minutojn pli frue alvenis en fiakro sinjoro Robinson, vestita per helblua surtuto kaj duoble teksita krudlana pantalono, blanka koltuko, kaj ceremoniaj ŝuoj kaj gantoj, kaj kun sintenado montranta, laŭ atesto de la servistino ĉe No. 23, tiutempe balaanta la peronon, konsiderindan gradon de nerva ekscito. Oni rapidece raportis ankaŭ, laŭ la sama atesto, ke la kuiristino, kiu malfermis la pordon, portis vastan blankan banton nekutime grandan, kun multe pli eleganta kapvesto ol la laŭregula kufo, al kiu la fraŭlinoj Willis senescepte limigis la iom malŝpareman guston de servistinoj ĝenerale.
La informoj disvastiĝis rapide de domo al domo. Estis tute klare, ke la okazoplena mateno fine alvenis. La tuta domvico starigis sin post la kurtenoj de siaj unuaj kaj duaj etaĝoj, kaj atendis senspire la resulton.
Fine la pordo de la fraŭlinoj Willis malfermiĝis; la pordo de la unua kaleŝo faris same. Du sinjoroj kaj responda paro da sinjorinoj — amikoj de la familio, sendube — supreniĝis la ŝtupoj, brufermiĝis la pordo, ekiris la unua kaleŝo, antaŭen venis la dua.
La stratpordo denove malfermiĝis; la ekscito de la tuta domvico pliiĝis — sinjoro Robinson kaj la plej aĝa fraŭlino Willis. „Tion mi kredis," diris la sinjorino ĉe No. 19; „mi ĉiam diris, ke estas fraŭlino Willis*)!" — „Nu, mi ne kredus!" ekkriis la juna fraŭlino ĉe No. 18 al la juna fraŭlino ĉe No. 17. „Ĉu vi do kredus, mia kara?" respondis la juna fraŭlino ĉe No. 17 al la juna fraŭlino ĉe No. 18. „Estas tro ridinde!" ekkriis fraŭlino de necerta aĝo ĉe No. 16, aliĝante al la konversacio. Sed kiu pentru la miregon de Gordon Place, kiam sinjoro Robinson enkondukis ĉiujn fraŭlinojn Willis, unu post alia, kaj poste premis sin en akutan angulon de la vitro-kaleŝo, kiu tuj ekiris kun vigla rapido, post la alia vitro-kaleŝo, kiu alia vitro-kaleŝo mem estis ekirinta, kun vigla rapido, direkte al la paroĥa preĝejo? Kiu pentru la perplekson de la pastro, kiam ĉiuj fraŭlinoj Willis surgenuiĝis ĉe la komunia tablo, kaj ripetis per aŭdebla voĉo la respondojn apartenajn al la geedziĝa Diservo; aŭ kiu priskribu la konfuzon, kiu regis, kiam — eĉ post ĝustigo de la malfaciloj tiel kaŭzitaj — ĉiuj fraŭlinoj Willis histeriiĝis ĉe la fino de la soleno, ĝis la sankta konstruaĵo resonis pro iliaj unuigitaj lamentoj?
Ĉar la kvar fratinoj kaj sinjoro Robinson daŭre okupadis la saman domon post ĉi tiu memorinda okazo, kaj ĉar la edziniĝinta fratino, kiu ajn ŝi estis, neniam aperis publike sen la ceteraj tri, ne estas al ni tute klare, ke la najbaroj iam eltrovus la veran sinjorinon Robinson, krom pro cirkonstanco tre kontentiga, kiu de tempo al tempo insistas okazi en la plej bone ordigitaj familioj. For pasis tri jarkvaronoj, kaj la domvico,
sur kiun nova lumo ŝajnis radiadi jam dum iom da tempo, komencis paroli pri la temo kun ia sugestata konfido, kaj scivoli, kiel sinjorino Robinson — la plej juna fraŭlino Willis estinta — fartas; kaj oni povus vidi servistinojn, kiuj suprenkuris la peronon, ĉirkaŭ la naŭa aŭ la deka ĉiumatene, kun saluto de la mastrino, kiu deziras scii „kiel sin trovas sinjorino Robinson hodiaŭ matene?" Kaj la respondo estis ĉiufoje, „sinjorino Robinson salutas, kaj ŝi estas en tre bona humoro; kaj ne sin trovas pli malbonfarta." La pianon oni jam ne aŭdis, la trikilojn oni flanken metis, la desegnadon oni malzorgis, kaj la farado de roboj kaj ĉapeloj, 1aŭ la plej malgranda imagebla skalo, ŝajne fariĝis la preferata amuzaĵo de la tuta familio. La salono ne estis tute tiel bonorda, kiel ĝi antaŭe estadis, kaj se oni vizitus matene, oni
vidus kuŝante sur tablo, kun malnova ĵurnalo senzorge ĵetita super ilin, du-tri ĉapeletojn, iom pli grandajn ol oni farus ilin por modere granda pupo, kun peceto da punto, laŭ la formo de huffero, enkudrita malantaŭe; aŭ eble blankan robon, ne tre grandan laŭ cirkonferenco, sed multe ekster proporcio laŭ longeco, kun malgranda brustaĵo ĉirkaŭ la supro kaj kun krispo ĉirkaŭ la malsupro; kaj unu fojon, kiam ni vizitis, ni vidis
longan vindotukon, kun ia blua marĝeno laŭ ĉiu rando; kies verŝajnan utilon ni tute ne sukcesis konjekti. Poste ŝajnis al ni, ke plioftiĝas noktaj alvokoj ĉe la pordo de sinjoro Dawson, la kirurgo k.c., kiu post ĉiu vitropanelo elmontras grandan lampon kun diversa koloro; kaj unu fojon ni forte ektimis aŭdante fiakron, kiu haltis ĉe la pordo de sinjorino
Robinson je la duono post la dua horo matene, kaj el kiu paŝis dika maljunulino, en mantelo kaj nokta ĉapelo, kun pakaĵo en unu mano kaj paro da subŝuoj en la alia, kiu aspektis, kvazaŭ oni subite elvokis ŝin el la lito por iu tre speciala celo.
Kiam ni ellitiĝis matene ni rimarkis, ke la frapilo de la pordo estas envolvita per malnova blanka ganto el kaproledo; kaj ni, en nia naiveco (ni estis tiutempe en fraŭla stato), scivolis, kion do ĉio signifas, ĝis ni aŭdis la plej aĝan fraŭlinon Willis, en propra persona, diri, kun granda digno, responde al la sekvanta demando, „Mian saluton, kaj sinjorino Robinson fartas tiel bone, kiel la espereble, kaj la knabineto prosperas mirinde." Kaj post tio, komune kun la ceteraj en la domvico, nia sciavido kontentiĝis, kaj ni komencis miri, ke neniam venis en niajn mensojn la klarigo de la tuta afero.