Giovanni Boccaccio (1313 - 1375).
Kun Dante kaj Petrarca, Boccaccio estas unu el la plej grandaj italaj humanistoj de la XIV-a jarcento. Li verkis, itale kaj latine, poemojn kaj romanojn kaj kantis sian amon por "Fiammetta". Lia ĉefverko estas la "Decamerone", kies enhavo estas jena:
Por eskapi la peston de Florenco (1348): dek gejunuloj (sep knabinoj kaj tri knaboj) rifuĝas en izolitan vilaon, meze de paca kamparo. Por okupi la tempon la gejunuloj interkonsentas laŭvice rakonti novelojn. La "Decamerone" estas kolekto de la cent noveloj rakontitaj dum dek tagoj. Ĉiu tagkolekto estas fermita per "Balado". La noveloj estas tre variaj: jen gajaj, jen seriozaj, jen erotikaj. La stilo estas kelkfoje klasika, kelkfoje populara.
Antaŭ ne multe da tempo estis en Romanjo unu kavaliro de bona nobeleco kaj situacio, kiun oni nomis sinjoro Liĉio de Valbona. Li havis la fortunon, jam proksimiĝante al la maljuneco, ke lia edzino, nomata damo Ĝakomina, naskis al li filinon, kiu fariĝis, kreskante, la plej bela kaj gracia en la tuta lando. Kaj ĉar ŝi estis ilia sola infano, ŝiaj gepatroj ŝin ege amis kaj tenis kara, kaj gardadis ŝin kun mirinda zorgo, esperante fari per ŝi ian altan boparenciĝon.

Nu, en tiu sama domo ofte vizitadis kaj ties mastron preskaŭ ne
delasadis unu bela junulo, kun vigla korpo, nomata Riĉardo, el la familio de la Menardoj el Bretinoro. Sinjoro Liĉio kaj lia edzino ne pli gardis sin kontraŭ li, ol ili farus kontraŭ sia propra filo; kaj tiu ĉi, de temp' al tempo vidante la knabinon, kiu estis tre bela kaj ĉarma, kun afablaj manieroj, kaj jam
proksima al la aĝo de edziniĝo, senespere enamiĝis al ŝi, sed li tre penadis kaŝi sian pasion. La knabino tamen ĝin rimarkis kaj, ne evitante la rebaton, tute simile komencis lin ami, kio tre plezurigis Riĉardon. Plurfoje li provis alparoli ŝin, sed ĉiam li hezitis kaj silentis; unu fojon tamen li elektis sian momenton kaj kuraĝe diris: "Katarina, mi petegas vin, ne igu min morti de amo!" Al kio la knabino tuj: "Volu Dio, ke vi mem ne igu min ankaŭ morti!" Tiu respondo donis al Riĉardo multe da ĝojo kaj da kuraĝo, kaj li diris plu: "De mi neniam venos io, kio al vi malplaĉus; sed al vi apartenas trovi rimedon, por savi niajn ambaŭ vivojn!" "Riĉardo", diris tiam la knabino, "vi vidas, kiel mi estas prigardata kaj pro tio mi ne kapablas vidi, kiel vi povus veni ĝis mi; sed se vi vidas ion, kion mi povus fari sen hontigo, diru nur kaj mi faros." Riĉardo, pripensinte diversajn rimedojn, diris subite: "Katarina mia dolĉa, mi ne vidas alian solvon ol jenan: Ĉu vi povus maldormi kaj veni sur la galerion, kiu najbaras la ĝardenon de via patro? Se mi scius, ke tie vi troviĝas dum la nokto, mi nepre aranĝos por veni tien, kiel ajn alta ĝi estas." Kaj tuj Katarina: "Se vi havos la kuraĝon vin ŝovi tien, mi kredas, ke mi trovos eblon, por iri tien dormi." Riĉardo promesis, kaj ĉe tiuj vortoj ili kisis sin unu solan fojon, kaj disiĝis.
La sekvantan tagon, kiu jam estis ĉe la fino de majo, la juna amantino komencis plendi antaŭ sia patrino, ke la pasintan nokton ŝi ne povis dormi pro la tro granda varmo. La patrino ekmiris: "Filinjo, kia varmo do estis? Ververe, tute ne estis varme!" Sed Katarina: "Patrino mia, vi devus diri: kiel ŝajnas al mi - kaj eble vi dirus la veron; sed vi devus ankaŭ pensi, kiom pli varmiĝemaj estas la knabinoj, ol la plenaĝaj virinoj!" La sinjorino tiam diris: "Filinjo mia, vi pravas; sed mi ja ne povas fari varmon aŭ malvarmon laŭ mia plaĉo, kiel vi eble deziras. Oni devas toleri la veteron, kiel ĝin donas la sezono; eble la venontan nokton estos pli friske, kaj vi pli bone dormos." "Nu, Dio volu!" ĝemis Katarina; "sed ne estas la kutimo, ke, kiam oni antaŭeniĝas en somero, la noktoj pli malvarmiĝadas." "Kion do vi volas, ke mi faru?" diris la patrino. "Nu, se al mia patro kaj al vi mem tio plaĉus", respondis la filino, "mi pretigus volonte liteton sur la galerio, kiu kondukas al lia ĉambro kaj rigardas al la ĝardeno, kaj tie mi dormus; kaj aŭdante la kanton de la najtingalo kaj ĝuante lokon pli malvarmetan, mi sentus min multe pli bone ol en via ĉambro." La patrino tiam diris: "Filineto, konsoliĝu; mi parolos pri tio kun via patro, kaj ni faros laŭ lia volo."
Sed kiam sinjoro Liĉio aŭdis tiun peton el la buŝo de lia edzino, ĉar li, jam maljuna, havis iom malfacilan karakteron, li ekkriis: "Kio do estas tiu najtingalo, ĉe kiu ŝi volas dormi? Mi tiel faros, ke ŝi endormiĝos eĉ je la kanto de l'cikadoj!". Katarina, eksciinte tion, turmentate pli de spitiĝo ol de varmiĝo, ne nur pasigis la sekvantan nokton en maldormo, sed eĉ ne lasis dormi sian patrinon pro siaj konstantaj plendoj pri la varmo. La patrino, suferinte ilin, ĉe la unua eklumo de la mateno iris al sinjoro Liĉio kaj diris: "Sinjoro, vi malmulte zorgas pri ĉi tiu nia knabino; kiom grave estas al vi, ke ŝi kuŝos en la galerio? Dum la tuta nokto ŝi ne povis ripozi pro la granda varmo; kaj krome vi miras, ke al ŝi, kiu estas nur infano, placos aŭdi la kanton de la najtingalo! La infanoj ĉiam deziras la aferojn, kiuj similas al ili". Tion aŭdinte, sinjoro Liĉio respondis: "Nu, bone! Ordonu aranĝi liton tian, kian vi volos, kun serĝaj kurtenoj ĉirkaŭe, kaj tie ŝi dormu kaj aŭskultu la najtingalon ĝissate!"
Apenaŭ la knabino eksciis tion, ŝi tuj zorgis, ke la lito estu pretigita tie kaj, havante la intencon dormi tie jam la sekvantan nokton, ŝi tiom klopodis, ke ŝi renkontis Riĉardon, kaj ŝi faris al li la interkonsentitan signon, per kiu li komprenis sian devon.
Kiam sinjoro Liĉio aŭdis, ke lia filino jam iris dormi, li fermis la pordon, kiu de lia ĉambro eliris sur la galerion kaj mem enlitigis. Riĉardo atendis, ĝis ĉio fariĝis plene kvieta, kaj per la helpo de ŝtupetaro grimpis sur unu muron, kaj de tiu muro, alkroĉante sin al la atendoŝtonoj de alia muro, kun laciga
penado kaj granda danĝero, se li estus falinta, li atingis la galerion, kie sengranda bruo sed kun grandega ĝojo lin akceptis la knabino. Ili longe interkisis, kuŝiĝis kune, kaj dum preskaŭ la tuta nokto ili donis unu al la alia agrablon kaj plezuron, plurfoje kantigante la najtingalon. Ĉar la noktoj estis jam mallongaj kaj forta la volupto, ili tute ne atentis, ke alproksimiĝis la aŭroro; sed varmiĝinte kaj de la temperaturo kaj de sia petolado, ili
endormiĝis sen ia ajn kovrilo: Katarina havis la dekstran brakon ĉirkaŭ la kolo de Riĉardo kaj ŝia maldekstra mano tenis lin je tiu parto, kiun vi, damoj, plej hontas nomi - almenaŭ kiam vi estas inter viroj.
Dum ili dormis en tiu ĉarma pozo, sen ilin veki alvenis la mateno, kaj sinjoro Liĉio leviĝis. Memorante, ke lia filino dormas en la galerio, li kviete malfermis la pordon, dirante al si: "Mi vidu, kiel la najtingalo dormigis nian Katarinan!". Kaj irinte plue, li delikate levis la serĝan kurtenon, kiu ĉirkaŭfermis la liton, kaj ekvidis ilin tute nudaj, malkovritaj kaj enbrakigitaj en la maniero ĉi-supre dirita. Li tuj rekonis Riĉardon, sed senbrue formoviĝis, eniris en la ĉambron de sia edzino kaj vokis ŝin: "Rapidu, virino, leviĝu kaj venu vidi: via filino estis tiel avida je la najtingalo, ke ĝin ŝi kaptis kaj tenas en la mano!" - "Kiel estus eble?" diris la sinjorino. "Tion vi vidos," li respondis, "se vi rapidos veni." La sinjorino vestis sin haste, kviete sekvis sian edzon, kaj, kiam ambaŭ estis ĉe la lito kaj levis la kurtenon, damo Ĝakomina povis vidi kun plena certeco, kiel ŝia filino kaptis kaj tenas la najtingalon, kiun ŝi tiel forte deziris aŭdi. Kredante sin trompita de Riĉardo, ŝi volis krii kaj lin insulti, sed sinjoro Liĉio ŝin admonis: "Virino, kiom kara al vi estas mia amo, atentu ne diru vorton; en certeco, ĉar ŝi lin kaptis, li estas ŝia. Riĉardo estas nobelo kaj riĉa heredonto; kun li ni povas fari bonan parenciĝon; kaj se li volos deiri pace de antaŭ ni, necesos unue, ke li ŝin edzinigu: li ja trovos, ke li metis la
najtingalon en sian propran kaĝon, kaj ne en fremdan." La damo trankviliĝis, vidante, ke la edzo ne koleras pro la afero; kaj konsiderante, ke ŝia filino ĝuis bonegan nokton kaj agrable ripozis kaj kaptis la birdon, ŝi preferis silenti.
Ne longe, post tiu konversacio, Riĉardo vekiĝis, kaj, vidante la tagon jam luma, opiniis sin jam mortinta; li vekis Katarinan kaj diris al ŝi: "Ho ve, koro mia! Kion fari? Jen la tago venis kaj min surprizis ĉi tie!" Ĉe tiuj vortoj sinjoro Liĉio antaŭenpaŝis, levis la kurtenon kaj respondis: "Ni faros tre bone!" Kiam Riĉardo ekvidis lin, ŝajnis al li, kvazaŭ oni ŝirus al li la koron el la brusto; li sidiĝis sur la lito kaj diris: "Sinjoro mia, mi petegas de vi indulgon! Mi konfesas, ke, kiel mallojala kaj malica homo, mi meritis la morton - faru do pri mi, kion vi volos. Mi tamen petegas vin, ke, se tio estas ebla, vi domaĝus mian vivon, kaj mi ne mortu!" Sinjoro Liĉio tiam: "Riĉardo, tion ĉi ne meritis la amikeco, kiun mi sentis por vi, nek la fido, kiun mi havis en vi. Tamen, ĉar tiel estas, kaj la juneco pelis vin al tia granda kulpo, por ke vi mem evitigu al vi la morton kaj al mi la honton, prenu Katarinan por via leĝa edzino, por ke, same kiel ŝi estis via ĉi tiun nokton, tia ŝi estu ankaŭ dum ŝia tuta vivo: jen la maniero, kiel vi povas akiri mian paciĝon kaj vian saviĝon. Se tion vi ne volas fari, rekomendu vian animon al Dio!"
Dum tiu interŝanĝo de paroloj Katarina, kiu ellasis la najtingalon kaj rekovris siajn belaĵojn, komencis forte ploradi kaj petegi sian patron, ke li pardonu Riĉardon; kaj aliflanke ŝi petegis Riĉardon fari, kion ŝia patro volis, por ke ili ambaŭ kune, sendanĝere kaj longatempe, povu ĝuadi tielajn noktojn. Sed ne tro multaj petoj estis tiam bezonataj: unuflanke la honto pri la farita kulpo kaj la intenco kompensi, alifIanke la timo antaŭ la morto kaj la volo eskapi, kaj krome la arda amo kaj dezirego posedi la amataĵon, ĉio tio igis lin libere kaj senprokraste diri, ke li estas preta fari tion, kio plaĉas al sinjoro Liĉio. Tiu ĉi do pruntis de sia edzino unu el ŝiaj ringoj, kaj Riĉardo, sur la loko mem kaj en ilia ĉeesto, edzinigis al si Katarinan. Post la plenumo, sinjoro Liĉio kaj la edzino eliris dirante: "Ripozu nun, ĉar tion vi propable pli bezonas ol leviĝi!".
Kiam ili estis for, la gejunuloj denove brakumis unu la alian kaj, ne rajdinte dum la nokto pli ol ses mejlojn, ili plu rajdis du aliajn, kaj tiam metis finon al sia unua tagvojo. Ili do leviĝis, Riĉardo havis pli trankvilan konversacion kun sinjoro Liĉio, kaj, ne multe poste, kiel decas, li denove edziĝis al la knabino en la ĉeesto de siaj amikoj kaj parencoj, kun granda ceremonio kondukis ŝin en sian domon, kaj tie faris belan kaj honoran nupfeston. De tiam, dum longa tempo, en paco kaj kontenteco li ĉasis kun ŝi la najtingalon tage kaj nokte, kiom al ili plaĉis.
|