Mi, iam en la Koloseo,
Ĉi tiu spur' pri homa van'
Sur sange lavista ŝoseo
Eksidis kun Tacit'(*) en man',
Mi legis pri krimoj de Romo,
Pri aŭkcio de l'imperi',
Pri la gloro de sola homo
Kaj pri dekadenco-seri',
Mi vidis idolanan plebon
Saluti al imperator'
En cirko, ĝian okulstrebon
Al sango de l' gladiator',
Laŭ la teatro-murokrusto,
Ekprovis mi kun diligent'
Deĉifri nomon de l' Aŭgusto
Kaj dedicon de l'monument',
Unuan signon mi silabis,
Sed mian legon ĝenis bar',
Lacerto dormanta kaŝrabis
La brilan nomon de l'Cezar'.
Gzi, sola nepo de l' sep montoj,
Loĝanta en ruina rest'
De l'granda flu' de I'popol-fontoj
Kvazaŭ postvivanta atest'.
Elrampe el la murfendaĵoj,
Gzi venis rigida de frost'.
Sur varmetaj literbronzaĵoj
Jen kuŝis verde skvama vost'.
Cezar', mondomastro, konsulo,
Aŭgust', pontifiko, diid',
Pro ombro de hida rampulo
Kaŝiĝis cia flor' el vid'!
En natur' nestas ironio:
La libro falis el la man'.
Ho Tacito!(*) Ĉia genio
Malpli mokas pri homa van'.