Heinrich Heine:
Die Jahre kommen und gehen.

Tradukis: Corrado Grazzini - kaj - Manfred Retzlaff.

Die Jahre kommen und gehen.

Die Jahre kommen und gehen,
Geschlechter steigen ins Grab,
Doch nimmer vergeht die Liebe,
Die ich im Herzen hab.

Nur einmal noch möcht ich dich sehen,
Und sinken vor dir aufs Knie,
Und sterbend zu dir sprechen:
“Madame, ich liebe Sie!"

Tradukis: Corrado Grazzini:

Venas la jaroj kaj foriras
kaj tutaj generacioj pasas kun ili;
sed la amo, la amo el mia kor'
ne malaperas.

Unufoje mi volus vidi vin ankoraŭ,
mi volus fali surgenue ĉe vi,
kaj volus diri mi, mortanta, al vi:
vin amas mi, virino!

Tradukis: Manfred Retzlaff:

Alvenas generacioj
Kaj ree iras for;
Sed ne formortas la amo
estanta en mia kor’.

Nur unufoje, mortonte,
Mi emus ekvidi cin
Kaj diri al ci surgenue:
“Mi amas vin, sinjorin’!” (*)(1)

Notoj

Heinrich Heine (13.12.1797 - 17.2.1856), germana poeto.
Vidu: http://www.textlog.de/23223.html
La poemo de Corrado Grazzini el: Heroldo de Esperanto, Belgio,
n-ro 1 (1428), 43-a jarkolekto, 16-a januaro 1967. Redaktoro: Ada Fighiera-Sikorska.
(*) Mi, Manfred Retzlaff, uzis en mia Esperantigo la pronomojn “ci” kaj “vin” por redoni tion, ke la poeto uzis en la lasta linio la germanan prepozion “Sie”, per kiu oni alparolas fremdajn personojn. Sonas tio iom ironie aŭ moke. La poeto faris tion verŝajne intence por distancigi sin iom, kvazaŭ ŝerce..
1) Aŭ eble:\\"Madame, mi amas vin!"; - ĉar ankaŭ en la germana-lingva originalo troviĝas la franca vorto "Madame".