Diederik: Kiu estas la reĝo?(esperanto) - larego.htm

Diederik:

Kiu estas la reĝo?

Tradukis: M. E. Nawijn.

La reĝo en civila vest'
Kontakton perdis kun la rest'
De sia granda sekvantaro.
Jen li renkontas en arbaro
Kampulon.
Nu, imagu!

Al la regnestro tiu diras:
"Tre malproksime certe iras
La reĝo kun la sekvantaro.
Montru al mi en tiu aro
La reĝon!"
Nu, imagu!

"Volonte!" diras la sinjor',
"Ho, certe en kvarona hor'
Atingos ni la tutan grupon,
Kaj certe estos en la trupo
La grandsinjor',
Atentu!"

"En tiu grup' ekzistas leĝo,
Ke ĉiu en ĉeest' de l' reĝo
Ĉapelon de la kapo prenas.
Nu, baldaŭ tien ni alvenos.
Atentu!"

Atingis ili tuj la celon,
Deprenis ĉiu la ĉapelon;
La reĝo nur ne faris ĝin,
Kaj la kampul' forgesis ĝin.
Imagu!

La reĝo nun direktas sin
Al la kampul', demandas lin:
Ĉu la monarkon vi jam konas?"
Kaj la respondo tuje sonas:
"Unu el ni,
Ho, certe!"

Notoj

La verkisto: Diederik
(Ni ne scias, kiu la verkisto estas. (Nederlandano?)
El: Heroldo de Esperanto, Scheveningen, Nederlando.
N-ro 16 (1151), 27-a jarkolekto, 1-an de decembro 1951.
Redaktoro: Teo Jung.