Kaj kiam alvenis la
mil-dua nokto,
Ŝeherezade diris:
- Ho, Ŝahriar, edzo mia de la hodiaŭa mateno (sed Alaho estas la sole potenca), mi amuzis vin dum tridek tri monatoj, dum mil kaj unu noktoj per miaj fabeloj, sed ĉio, kion ĝis nun mi rakontis, estas sensignifa kompare al tio, kion hodiaŭ nokte mi rakontos, se la pia kaj feliĉa reĝo permesos, ke mi parolu!
- Parolu Ŝeherezade, - diris favore Ŝahriar.
Ŝeherezade komencis do rakonti la fabelon pri la tri diabloj, dirante:
- Mi sciiĝis, ho eminenta reĝo (sed Alaho estas la sola ĉionscianto kaj juĝanto), ke antaŭ multaj jaroj vivis en Bagdad riĉa komercisto, kiu havis tri filojn ...
Kiam Ŝeherezade finis la unuan frazon, ili konsternite rimarkis, ke Ŝahriar dormas profunde.
- Kiel estas tio ? - demandis Ŝeherezade kaj paliĝis, kiel la luno sur la nigra ĉielo. - Kion signifas tio? Dum mil kaj unu noktoj la reĝo aŭskultis miajn rakontojn kaj nun li ekdormas jam post mia unua frazo! Tio devas esti la venĝo de la malicaj demonoj, sed Alaho certe helpos min (ĉar krom la unika, vera Dio ne ekzistas alia Dio).
Kaj Ŝeherezade ekploris kaj ĝis mateno ŝi plenploris dek du poŝtukojn kun ŝiaj larmoj.
Matene la reĝo ellitiĝis, forviŝis la sonĝon el siaj okuloj, kisis sian junan edzinon kaj iris en la divanon, konferencis kun siaj konsilistoj, juĝis, punis, distingis, kelkajn virojn li nomumis al altaj postenoj, aliajn altrangulojn li maldungis, kelkajn ministrojn li senkapigis, aliajn pendigis, do li regis, administris, estris la internan kaj la eksteran politikon de sia lando ĝis malfrua vespero.
Kaj kiam alvenis la
mil-tria nokto,
Ŝeherezade diris:
- Ho, Ŝahriar, edzo mia de la hieraŭa tago (sed nur Alaho estas eksterordinare saĝa), mi konas fabelon, kiu estas la same timiga, kiel amuza. Kiam la princo de la ifritoj aŭskultis ĉi tiun fabelon, liaj dentoj klakis pro la teruro. Kaj kiam Harun al Raŝid, la justa kalifo, aŭskultis la saman fabelon, pro la ĝojo li sidiĝis sur la teron kaj daŭre ridis dum du tagoj. Tiun fabelon mi rakontos al vi, ĉar tiu fabelo, kiun mi nokte komencis rakonti, videble ne plaĉis al vi.
- Kian fabelon vi komencis rakonti nokte, ho, Ŝeherezade? - demandis la reĝo.
- La fabelon pri la tri diabloj.
- Mi ne memoras pri tio. Kial mi ne memoras?
- Ĉar tuj vi ekdormis, kiam mi komencis paroli.
- Vi mensogas, Ŝeherezade! kriis la reĝo en furioza kolero. Dum mil kaj unu noktoj mi ne ekdormis, kial mi ĵus hieraŭ estus dormiginta?
- Mia vivo estas en via mano, ho majesta Ŝahriar. Mi ĵuras je mia vivo, ke
mi diris la veron. Kaj Alaho, la reĝo de la mondo estas mia atestanto.
Ŝahriar meditis:
- Ĉu vere mi dormiĝis? Aŭ vi trompas min! (ĉar la artifiko de la virinoj estas varia kaj senfina. Nur Alaho scias tion.)
- Kial mi trompus vin eminenta kaj grandioza Ŝahriar? Via endormiĝo kaŭzis al mi gravan doloron. Kaj jen, la dek du poŝtukoj, kiujn mi plenploris kun miaj larmoj pro mia ĉagreno.
Kiam Ŝahriar vidis la dekduon da ankoraŭ malsekaj postukoj, li sciis, ke Ŝeherezade diris la veron.
- Ĉio estas en ordo, - li diris afable, - sed nun tuj rakontu tiun kaj timigan, kaj amuzan historion, kiu vekis tiom diversajn sentojn en la animo de la princo de la ifritoj kaj Harun al Raŝid.
Tiam la konsoliĝinta Ŝeherezade komencis la rakonton
pri la ora mulo,
dirante:
- En la urbo Basra vivis iam malriĉa akvoportisto, kiu havis oldan, malsanan mulon ...
Kiam Ŝeherezade finis ĉi tiun frazon, ŝi vidis, ke Ŝahriar jam denove dormas.
- Alaho estas granda kaj potencea, - diris Ŝeherezade, - sed kion mi pekis, ke tiel Li punas min? Jen, tuj, kiam mi malfermas mian buŝon por fabelo, la pia kaj feliĉa reĝo falas en profundan dormon. Kial? Ho, kial?
Kaj Ŝeherezade komencis ploregi kaj ĝis mateno ŝi plenploris dudek kvar poŝtukojn kun ŝiaj larmoj.
La reĝo matene ellitiĝis, iris en la divanon, interkonsiliĝis kun siaj
ministroj, kelkajn eminentulojn li pendigis, aliajn senkapigis kaj dum la tuta tago li regis favore kaj juste en amo de Alaho.
Kaj kiam alvenis la
mil-kvara nokto,
Ŝeherezade diris:
- Ho, potenca reĝo, edzo mia de post la antaŭhieraŭa tago (sed Alaho estas la sola kaj ne ekzistas alia), sciu, ke dum la nokto denove vi endormiĝis, kaj por ŝpari la tempon, jen rigardu ĉi tiujn dudek kvar poŝtukojn, kiujn mi plenploris kun miaj larmoj pro la ĉagreno. Kaj se mi ne diras la veron, Alaho senigu min de mia nuna formo kaj ŝanĝu min gazelo.
Kaj Ŝahriar rigardis la du dekduojn da poŝtukoj, kiuj estis pli malsekaj, ol la hieraŭa dekduo. Kaj ĉar Alaho ne ŝanĝis gazelon el Ŝeherezade, la reĝo vidis, ke ŝi denove diris la veron.
Li tre malgajiĝis kaj diris:
- Tio estas la faro de malicaj demonoj. Nun provu rakonti lastan fabelon kaj Alaho permesu, ke dum ĉi nokto mi ne endormiĝu (ĉar Alaho posedas ĉiun potencon kaj bonon). Se tamen mi ekdormus, matene venu la scienculoj, la kuracistoj, la saĝaj ministroj, la pastroj, la poetoj, la ŝejkoj kaj aliaj eminentuloj de mia imperio kaj ili priesploru ĉi tiun misteran kaj nekutiman okazon.
Ŝeherezade aprobis la vortojn de la reĝo kaj diris:
- Per helpo de Alaho mi rakontas al vi la mirindan historion
pri la fiŝkaptisto kaj bubalo,
certe vi ankoraŭ ne aŭdis pli strangan kaj pli surprizan fabelon.
- Rakontu! - diris Ŝahriar kaj komencis atenti.
- En la urbo Biskra - komencis Ŝeherezade la fabelon - vivis iam malriĉa fiŝkaptisto ...
Sed apenaŭ ŝi metis punkton post tiu unua frazo, la reĝo denove jam dormis. Ŝeherezade nefacile atendis la matenon kaj kvardek ok poŝtukojn plenploris kun ŝiaj larmoj.
Matene venis la scienculoj, la kuracistoj, la saĝaj ministroj, la pastroj, la poetoj kaj la ŝejkoj kaj aliaj eminentuloj de la imperio, por priesplori la strangan kaj misteran okazon. Kaj alvenis ankaŭ Ŝazanam, la frato de la reĝo, kaj alvenis ankaŭ Dunjazade, la fratino de Ŝeherezade. Kaj ĉiu aŭskultis miregante la historian kaj Ŝazanam, la frato de la reĝo deklaris laŭte:
- Mi ĵuras je la profeta (kaj li estas la sola interpretisto de Alaho), neniam mi aŭdis pri simila mistera afero!
La samon diris ankaŭ la scienculoj, la kuracistoj, la saĝaj ministroj, la pastroj, la poetoj kaj la ŝejkoj kaj la aliaj eminentuloj de la imperio, kaj neniu sukcesis solvi kaj klarigi la misteron, kial ekdormas la majesta Ŝahriar, kiam Ŝeherezade komencas la fabelon. La reĝo malgajiĝis eksterordinare kaj ĵus intencis ordoni tutlandan funebron, kiam Dunjazade, la fratino de Ŝeherezade, la tritaga edzino de frato de la reĝo ekparolis:
- Ho, majesta kaj eminenta kaj rava Ŝahriar (sed Alaho estas la sola, kiu vidas ĝis la fundo de la renoj), ĉu vi permesas ke mi parolu?
- Parolu!! - diris Ŝahriar afable.
Ni miras, ĉar dum tridek tri monatoj, dum mil kaj unu noktoj vi aŭskultis la fabelojn de Ŝeherezade, kaj neniam vi dormiĝis, dum la mil kaj dua nokto vi ekdormis jam post la unua frazo. Ne miru! ĉar Ŝeherezade estis jam via edzino dum la mil kaj dua nokto kaj la malnovaj saĝuloj ja diris:
"La bela amatino, en la lito kiel kateto murmuras. Ŝiaj vortoj ekscitas, instigas kaj turmentas. Sed parolo de la edzino pli efike dormigas, ol kia ajn narkotilo."
- Kaj tiel la muzulmanoj, kiel la nekreduloj konfesis la same tion en ĉiu tempo. Tial vi ekdormas tuj, kiam Ŝeherezade komencas rakonti la fabelon.
Ŝahriar multe miris kaj trovis, ke Dunjazade pravas. Ankaŭ Ŝazanam kaj Ŝeherezade, kaj ĉiuj ministroj, scienculoj, saĝuloj, kuracistoj, pastroj, poetoj, ŝejkoj, kaj aliaj eminentuloj trovis tiel. Kaj la reĝo abunde donacis al Dunjazade broditajn robojn kaj pantoflojn. Inter la estroj li disdonis gravajn ordenojn, sed dum tio li ankaŭ ne forgesis senkapigi kelkajn.
Kaj kiam alvenis
la mil-kvina nokto,
Ŝeherezade turnis sin dekstren, la reĝo turnis sin maldekstren, kaj post tio ili vivis feliĉe, kiel ĉiu normala homo.
Pri fabelo ili neniam plu babilis.