Edmond Privat: Lasta kiso.(esperanto) - lastakiso.htm

Edmond Privat:

Lasta kiso.

Vi kien flugas, papilio,
Tremante kaj rapide?
Jam mortis rozo kaj lilio
Kaj venas frost' perfide.

Flugiloj viaj kvazaŭ lampo
Briletas en nebulo.
Vi kion serĉas tra la kampo,
Perdita somerulo?

Dezertaj estas la ĝardenoj,
Tra kiuj vagis amo via.
Skeletoj ŝajnas la vervenoj
Sub kverko senfoIia.

Vi kial flugas en malvarmo
Tra flora la tombejo?
Sur ĉiu loko pluva larmo
Nun restas en herbejo.

Silentas ĉiuj en la nestoj
Kaj svenis bonodoroj.
Jam ne batalos vi kun vespoj
Pri la floretaj koroj.

Jen restas nur en kampo vasta
Velkinta krizantemo,
Sur kiu kiso via lasta
Mortigos vin en tremo.

Notoj

PRIVAT, Edmond (Genève, 17-8-1889-28-8-1962, Rolle apud Genèwe). Franc­lingvano. Profesoro, verkisto. Amiko de Gandhi, R. Rolland kaj aliaj pac-amantoj. Partoprenis plurajn komisionojn de la Ligo de Nacioj, kie li protektis la rajtojn de malgrandaj nacioj kaj naciaj malpli­multoj. Proponis Esperanton en la Ligo de Nacioj kaj en kelkaj aliaj organizaĵoj internaciaj.
Esperantistiĝis en 1903. En la Esperan­to-movado li faris granqan propagandan, organizan, edukan laboron. De 1920 li es­tis la redaktoro de la revuo Esperanto, de 1925 prezidanto de UEA kaj ek de 1951 ĝia honora prezidanto.
El: Heroldo de Esperanto, Belgio.
N-ro 4-5 (1485-86), 46-a jarkolekto, 16-an de marto 1970.
Redaktoro: Ada Fighiera-Sikorska.