![]() Felix Moeschlin: La verda koloro.
|
|---|
|
La ĝardenista antaŭtuko ne plu estis verda. Oni vidis nur, ke ĝi iam estis verda. Sed ĉar la printempo alproksimiĝis, kaj oni, en kelkaj semajnoj, certe denove povos labori ekstere, mi tre ĝojus, se ankaŭ la antaŭtuko estus tre verda. Nur iradi en tia antaŭtuko; tra la ĝardeno, jam plezurigas. Kaj kiel bonan kaj laboreman impreson oni estigas per ĝi ĉe la najbaro! Viro sen antaŭtuko duoble tiom devas labori, por efiki same bonan impreson. Sed estas necese, ke la antaŭtuko estu tre verda, suke verda. "Mi ĝin tinkturos," diris mia edzino, kiu legas ĉiun deziron en miaj okuloj. „Kiel kara kaj bona vi estas," mi diris kortuŝite kaj kisis ŝin. „Estos certe ne tro malfacile," ŝi diris, „kion scias iu ajn mallerta tinkturisto, tion mi vere ankaŭ scios." „Vi scias ĉion," mi konvinkite diris, „tuj mi iras aĉeti la kolorilon." "Sed ĝi nepre rezistu al akvo kaj lumo," kriis mia edzino post mi. Pri ĉio ŝi pensis, ho, mi ankaŭ ne forgesos ĝin. Por la negocistoj estas malfacile, babile altrudi al mi netaŭgan produktaĵon. „Ĉu ĝi rezistas al akvo kaj lumo?" mi demandis en la unua farbovendejo, kiam, ekzamenante en la mano, mi pesis la verdan pakaĵeton. "Kompreneble," diris la vendisto. "Ĉu kun garantio?" mi demandis. „Nu ja, kiom oni en tia kazo povas garantii, estas ja preskaŭ sur ĝi, iom nedaŭra estas ĉiu koloro. „Per aliaj vortoj vi ne garantias, ke ĉi tiu koloro rezistas al akvo kaj lumo?" „Tamen tiom, kiom garantio estas ebla." „Ĉu vi ekzemple pagos kvindek frankojn, se en la daŭro de unu monato montriĝos, ke tiu koloro ne ...?" „Sed la kolorilo mem kostas ja nur sesdek centimojn . . ." „Kara sinjoro, ŝajnas, ke vi ne bone komprenas la aferon. La bagateleco de la prezo ludas nenian rolon, sed nepre la neceso, tinkturi per taŭga verda koloro mian ĝardenistan antaŭtukon, unu fojon por ĉiam, tio estas por mia tuta vivo. Tiu ĉi elspezo de tempo estas decida. Mi ne povas okupi min ĉiujare pro mia antaŭtuko. Se vi do ne povas garantii por la koloro, mi devas rezigni vian servon. Ĝis la revido!" Tri diversajn vendejojn mi vizitis. Nenie oni volis doni al mi la postulitan garantion. En la kvara mi fine sukcesis. „Ni donas ĉian garantion," diris ia vendisto, ne palpebrumante. „Mil frankojn al tiu, kiu povas pruvi, ke objekto tinkturita per nia fabrikaĵo iel ŝanĝas sian koloron. Sodo kaj varmega akvo neniel povas malutili al ĝi. Eĉ la plej intensaj radioj de la altmontara suno restas sen efiko. Tamen oni bezonas plej malgrandan kvanton. Kion oni povas preni per tranĉila pinto, tio sufiĉas por verde kolorigi tutan urbon." Modeste mi rimarkigis, ke mi ne intencas - tutan urbon, sed nur mian ĝardenistan antaŭtukon. „La grandeco de la objekto ne ludas rolon . . . Nia marko nomiĝas „Nedifektebla". Eĉ post jarcentoj oni povos konvinkiĝi pri tio." Mia suspekto estis venkita. Por kvindekkvin centimoj mi akiris la altvaloran pulvoron. „La verdo de la estonto," mi diris al mia edzino, „nenia akvo povas malbone influi ĝin, kaj rilate al ĝi eĉ la ultraviolaj radioj estas senpovaj." „Se estas vere," ŝi diris kaj legis la informojn pri la apliko. Ĉio estis tre simpla. En unu momento ĉio estus farita. Ni kunvenis en la lavejo, por observi la miraklon. Estis grave por mi, ke la infanoj ceestu. Ĉar mi havis filozofian subintencon. La eksperimento devas klarigi al ili, ke sen ŝanĝo de la esenco — ĉar antaŭtuko kun aŭ sen koloro restas antaŭtuko — nur per aliigo de la ekstera aspekto povas esti atingita la impreso de nova objekto. „Kia belega koloro," jubilis la infanoj, kiam la pulvoro estis solvita el la kuiranta akvo. Mi kontente kapjesis. Nur la pala antaŭtuko briletanta ankoraŭ nur en la anguloj, estis trempata, kaj nun ĝi estis eltirata. Malfeliĉe mia edzino pro la varmega koloro iom brulumis fingrojn, tiel ke ŝi devis faligi teren la ujon, Parto de la kolorilo fluis sur la plankon. Sed restis sufiĉe, por povi kolorigi verde ankoraŭ kelkajn ceterajn objektojn. La antautuko estis belega, ĝi nur gutadis iom forte. Triumfe mi portis ĝin en la ĝardenon kaj pendigis al ia ŝnuro. Ĉiuj infanoj kunhelpis. La najbaroj miris. La tinkturado efektive estis tre facila. Mi posedis malnovan brunan noktosurtuton, kiu en tiu ĉi verdo certe multe pli bele aspektos. Mi rapidis alporti ĝin al mia edzino en la lavejon. Bedaŭrinde mia edzino ne estis tiel gaja kiel mi. Ŝi staris ĉe la lavokuvo kaj ploris, jes, ŝi eĉ ploregis. „Rigardu nur miajn manojn," ŝi ĝemis. Ŝiaj manoj, nu, ŝiaj manoj estis verdaj, kompreneble, ili ja tiel devis esti. Ne estis do kaŭzo ... Ankaŭ miaj manoj estis verdaj. Kaj ankaŭ la infanoj havis verdajn manojn ... Oni do lavos lin. „Lavo neniel utilas," ŝi ve-kriis ankoraŭ pli laŭte, „mi lavas ilin jam de longa tempo, baldaŭ mi plu ne havos haŭton sur la fingroj." — Mi fariĝis pensema. Mi postulis perakve ne-difekteblan koloron ... se do la lavado neniel efikis, ĉio estis tute en ordo, almenaŭ teorie. „Kaj rigardu la hundon," diris mia edzino. Mi rigardis la hundon, ĝi estis verda sur la tuta korpo. Ŝajnas, ke ĝi rulis sin en la verŝita kolorilo: Kiam mi krie riproĉis ĝin, ĝi forkuris tra la pordo. „Aj," kriis mia edzino, „nun ĝi kuradas kun la koloro tra la tuta domo. Se ĝi nur ne enrampas en vian liton, kiel ĉiufoje, kiam ĝi ektimas." "Kaptu la hundon," mi ordonis al la infanoj, kiuj ĵus eniris por kolorigi siajn pupajn vestaĵojn kaj papiliajn retojn. Ili tuj obeis. „Kaj kiam vi ĝin havos, enkarcerigu ĝin en la kelo." Poste mi denove rigardis miajn manojn. lli nepre restadis necedeme senŝanĝe verdaj. Ankaŭ sur miaj vestoj mi eltrovis verdajn makulojn. En la unua ĝojo pro la antaŭtuko oni ne sufiĉe atentis. „Kaj morgaŭ ni ja devus tagmanĝi ĉe profesoro Obals," singultis mia edzino. „Se ĉio estos vana," mi diris, „fine helpos sole la renoviĝo de la haŭto. 5ed tio povos daŭri duonan jaron." Mi mem provis per sodo kaj sapo, sed la verdaĵo restadis. „Ho, kara Dio," ĝemegis mia edzino, „kaj ĉie la makuloj." Jes, makuloj ne mankis. Se la koloro efektive kontraŭstaris la akvon! . . . La infanoj venis kaj fervore raportis, ke ili fine kaptis la hundon kaj enkarcerigis ĝin en la kelo. „Sed kiel vi aspektas," terurite ekkriis mia edzino. La ekkrio vere estis justa. "Ne estis tiel facile," senkulpigis sin la infanoj. „Unue ĝi estis en la lito de paĉjo, kaj tiam ĝi kuris en la vizitoĉambron kaj rampis sur la kanapon, kaj poste ĝi kaŝis sin en la vestoŝranko, sed tie ni ĝin ankaŭ kaptis." Mia edzino svenis. Mi diris al la infanoj, ke ili frote ŝmiru la frunton kaj la tempiojn de la patrino per Kolonja akvo, kaj dume mi iris tra la domo, por ekkoni, kia estas la situacio. Ĉie mi trovis postsignojn de la verda koloro. Kiam mi pripensis, ke ĝi garantiite kontraŭstaras la akvon, mi povis envii mian edzinon pro ŝia sveno. Precipe kiam mi rigardis, nur momenton, en la dormoĉambron. Sed kiel viro mi havis la devon, restadi majstro de mi mem. Mi meditadis. Kiam mia edzino vekiĝis el la sveno, mi jam povis diri al ŝi la rezulton de mia pripensado. „Kio havas verdajn makulojn, tio estos verde kolorigita," mi definitive diris. „La kolorilo malmulte kostas. Kaj se eĉ tranĉila pintpleno ne sufiĉos por kolorigi tutan urbon, kiel la vendisto troigante asertis; tamen unu kilogramo sufiĉos por forigi la difekton. Ĉar anstataŭi la makulitajn objektojn, tion mi ne povas permesi al mi." „Sed ĉio ja havas verdajn makulojn," ĝemis mia edzino. "En tiu kazo ni do ĉion verde kolorigos," mi pozitive diris. „Sed la homoj opinias . . ." „Mi ne okupiĝas pri tio, kion opinias la homoj; ĉiuokaze mi ne volas bankroti pro tiu ĉi verda koloro." Mia edzino devis pravigi min. Mi aĉetis kilogramon, de la verda kolorilo. Preskaŭ suficis. Kiam mi en la vendejo aĉetis la dekunuan porcion de cent gramoj; la vendisto afable diris: „Ŝajnas, ke nia kolorilo tre plaĉas al vi." „Jes," mi diris. „Vi certe konvinkiĝis, ke ĝi kontraŭstaras la akvon . . ." „Jes, pro la diablo, pri tio mi konvinkiĝis," mi ne plu povis silenti. La kolerego pro la satana fabrikaĵo pelis min. "Pro vi mi devis kolorigi mian tutan domon. Pro vi miaj infanoj devas iri en verdaj vestaĵoj. Pro vi mia edzino diris ..." Mi ne povis daŭrigi. La vendisto afable frapis miajn ŝultrojn. Li alportis seĝon kaj invitis min sidiĝi. Li verŝis al mi glason da konjako. Vidante, ke mi iomete trankviliĝis, li petis min ĝentile, rakonti al li tute trankvile kaj kiel eble plej detale, la tutan historion. Mi rakontis la historion pri la antaŭtuko kun la paliĝinta koloro, kiu preskaŭ ruinigis min. Li ne ŝanĝetis la mienon. „Sciu," li diris, kiam mi finrakontis, „vi plendu pri kompenso." „Sed la ĵugisto ja glate rifuzos tian postulon," mi respondis. „Certe, sed tiam nia firmo sendube pagos al vi sufiĉe grandan sumon por la brila reklamo." Mi ne tuj komprenis lin. Sed dank' al lia klarigo donita kun plej granda pacienco, mi fine lin komprenis. — Por la ronda sumo de cent mil frankoj mi interkonsentis kun la firmo. Hodiaŭ mi estas kompaniano de la fabriko por koloriloj, marko „Nedifektebla", kiuj rezistas al akvo kaj lumo. Niaj produktoj estas mondkonataj. Sed sincerdire, mi ne kredas, ke niaj koloriloj ankoraŭ nun tiel rezistas al la akvo, kiel siatempe. Dank' al la bonega reklamo, tio nepre ne plu estas necesa.
|
| Notoj |
|---|
|
Felix Moeschlin, - 31.7.1882 - 04.10.1969 - svisa aŭtoro kaj ĵurnalisto. El: Dansk Esperanto Tidende, n-ro 3, 1-an de aprilo 1942 Redaktoroj: K. Langgaard kaj Rich. G. Nielsen. |
(Post via legado de la paĝo:) - Nun al: Klaku: Novaj paĝoj:
La tuta enhavo de la paĝoj: ...aŭ... Niaj hejmpaĝoj: ...aŭ... Nia adreso:
![]()