Juan de Oyarzabal:

Ĉe l'bordo de l'rivero.

Ĉe l' bordo de l' rivero
Ĉe l' bordo de l' rivero kaj senĝene
kuŝante sur la tero
la korpo svenas splene...
la pensoj flugas, flugas senrimene.

Jam ĉio ĉarme mitas.
Jam iĝas ĉio vitra kaj glazura.
Jam ĉio, ĉio ritas
ĉe l' bordo freŝa, pura
ĉe l' bordo verda de l' river' susura.

Per sorĉa liturgio
el lumo, verso, nubo kaj arĝento
burĝonas la magio
mirakla de l'momento
dum falas la petaloj de l' silento.

Dum baŭmas ĉe l' animo
per reva flugdezir' la mens' aŭdaca
kaj eĥas el intimo
la basa kanto laca,
l' angora kanto de la kor' senpaca.

La himno de l' tremoloj
superbas alten, glore tra l' aero.
Agordo sen paroloj
de l' pensoj en libero,
de l' pensoj ĉe la bordo de l' rivero.

Kaj flugas jam la penso.
Ascendas tra l' aero, tra l' sunlumo,
Ekstazo kaj incenso!
Kolone kreska fumo!
Intima kvintesenc' de l' korparfumo!

Jam mutas pace ĉio.
Mergiĝas en la grizon de l' forgeso.
Marasmo, letargio.
Veluras nur l' impreso
subtila de l' gantita ventkareso.

La ĉarmo, la kvieto,
la nuboj travideblaj, la pagana
nudeco de l' sekreto,
l' aero diafana,
la ver' proksima de l' mister' lontana.

Jam ĉio flugas, ĉio.
Jam ĉio supre sur la nuboj estas.
Jam ĉesas la pasio.
La ter' malsupre restas ...
Sed, kiom alte la ĉiel' majestas!

Subite, jen l'akcento
kristala de la bronzo kampanila.
Jen tremo de la vento,
kaj sekve la jubila
flugad' de birdoj en pafado trila.

Per lanta, laca drivo
descendas jam la pensoj ĝis la tero ...
Vekiĝas jam la vivo,
Revenas jam la vero
ĉe l' bordo freŝa, pura de l' rivero.

Notoj
El Belarta Konkurso l957. = Unua Premio, kategorio: Originala Poezio.
Juan de Oyarzabal, meksikana atomfizikisto, (1913-2.1.1977), lernis e-on en 1954. Gajnis pluajn premiojn en Belartaj Konkursoj.
Esp-poemo el: Revuo Esperanto/UEA, 49-a jarkolekto, l957, paĝo l63.