Eino Leino: 3 poemoj (esperanto) - leino.htm

Eino Leino:
3 poemoj:
Vin rigardis mi, fraŭlino -
Kio pli bela -
Legendo.

Tradukistoj: Vilho Setälä - kaj - G. J. Ramstedt.

Vin rigardis mi, fraŭlino -

Vin rigardis mi, fraŭlino
kiel knabo novludilon,
vin aŭskultis mi, fraŭlino
kiel arbaro printempa
kanton de ora kukolo.

Mian bruston vi florŝutis,
mian ĝojon vi elkantis
kaj printempsopiron vekis,
melodion ĝian vokis
por murmuri riverete,
el kantelo resonadi
subtenata de la ventoj,
reĵetata de la montoj.

Tia nun la ĝojo mia:
kiel knabo sen ludilo,
tia nun la vivo mia:
la printempo sen kukolo,
monto silentas, floro forestas,
blua arbaro malgaja.

Tradukis Vilho Setälä

Kio pli bela

Kio pli bela:
kredi, ke venkos baldaŭ libero,
fidi triumfon de lumo kaj vero
kaj lukti fidele por lumo?
aŭ nur batali
konvinkita: ne estos lumero,
certa pri falo de la libero,
kaj tamen batali?

Kio pli bela:
pensi: se venkos neniam libero,
mediti: se estingiĝos lumero,
kial mi tiam batalus?
aŭ ĉŭ pensadi:
naskiĝis mi antaŭ la sunsubiro,
heroo de lumo, ne de l' akiro:
falo al mi estas vivo.

Tradukis Vilho Setälä

Legendo.

Rakonto diras, ke Savanto foje
kun Petro estis tra la mond' survoje
kaj, trans larĝa spac' de akvo, tero
atingis Suomi en somervespero.

Eksidis ili kune sub betulo
sur klina bordo de duoninsulo,
interparolis multe kiel ĉiam,
sed Sankta Petro diris tiam:

Jen, Majstro, lando! Stranga mondangulo!
La homo preskaŭ muta, dorskurbulo!
Kaj vidu rokojn! Malfeliĉa tero!
El ĝi apenaŭ kreskos fungo, bero!

Ridetis Dio je prijuĝo moka;
jes, diris, grundo estas tute roka,
por fruktoj, grenoj varmo ne sufiĉa,
sed homa koro estas varma, riĉa.

Dirinte tiujn vortojn li ridetis.
De li rideto sin sur akvojn metis:
sekiĝis marĉoj kaj el nub' irante
la suno longe brilis ridetante.

Ekstaris ili kaj daŭrigis vojon,
sed oni diras, ke eĉ nun multfojon,
se sub betulo sidas vi vespere,
rideton vidas vi ĉielan tere.

Tradukis G. J. Ramstedt

Notoj

Eino Leino (1878 - 1926)
finna verkisto
El: Esperanta Finnlando
n-ro 5, 1969.