Paŭlino faris lernejan hejmtaskon sur angulo de la tablo, en la kuirejo. La patrino, jam pretiginta kelkajn pasteĉojn por la vespermanĝo, finuzis sian paston, farante kelkajn tortetojn kun riĉkolora, brila frambo-konfitaĵo.
Paŭlino devis desegni mapon de Skandinavio, kaj surmeti la ĉefajn urbojn kaj riverojn. Ŝi ĝojis, ĉar ŝi devas desegni mapon; skriba hejmtasko postulas plenan atentadon; sed super la mapo Paŭlino povis iom revi, ŝia nuko, siaj kreskantaj mametoj, ŝia buŝo, memoris treme pri Ralfo. Inter la tagmanĝo kaj la komenco de la posttagmezaj lecionoj, ili kaŝis sin en malproksima anguleto de la ludkamparo, post kelkaj arbustoj, kaj eksperimente, iam timeme, amindumis. Ralfo havis plurajn aknojn, kaj lia hararo ne estis tre bonorda; sed li estis mirinda, mirinda. Li ne volis instrui, nek korekti, nek reformi ŝin; li volis fari nenion por ke ŝi iĝu bona knabino; li nur volis tuŝi ŝin, kaj lia tuŝo estis frosto-sparkoj, nigraj fulmoj, amara vino, dolĉa marakvo kaj tiuj neĝaj steloj kiujn ŝi iam vidis per mikroskopo.
La frambo-konfitaĵo estis senspirige bela: rubenegoj en la pastrondoj. Tion ŝi neniam antaŭe rimarkis.
Paŭlino komencis borderi Skandinavion per blua krajono. La plimulto de ni konas la maron nur kie ĝi randas sur la teran; ni devas imagi la senrandan bluon. Norvegujo kaj Svedujo: sovaĝa virĉevalo kun ŝaŭma kolhararo el fjordoj. Ĝi eĉ havis bluan okulon, la grandan lagon, Venern. Stranga skuita besta kapo, inter la Atlantika kaj Arkta Oceanoj; hodiaŭ, strange pasia ĉevalkapo sur la papero. Mara virĉevalo, aŭ eble la kapo de iu vasta, praa serpento kiu sin nodas ĉirkaŭ la terglobo, kies kapo kaj kolo leviĝas el la Arkta Oceano... Kaj Finnujo, la brusto ŝvela...
Paŭlino zorge rigardas la presitan mapon; por ĝuste lokigi la ĉefajn urbojn. Ŝiaj lipoj estas sekaj, ŝajnis koroditaj; odoreto de knaba ŝvita restis en ŝiaj naztruoj; ŝi guste lokigis Oslo en la virĉevala kapo, dum la ventromuskoloj froste streĉiĝis pro volupto.
„Dum vi ne skribas, kara, eble ni povos interparoli" diris la patrino.
„E ... jes?"
„Mi ĝojas, ĉar vi ĉiam venas hejmen akurate:"
Io avertis Paŭlinon, ia intuicio: la tempo por diri la veron al la nekomprenataj Aliaj jam estis forpasinta.
„Estus domaĝe, ne manĝi varmajn pasteĉojn, Panjo. Kion vi metis en ilin ĉi-foje?" - Parolu pri nenio ajn kiu gravas; vi nun estas en subtera movado; unu eraro povas perfidi vin.
„Viandon kun terpomoj, kaj iom da bona saŭco. Ili plaĉos al vi. Eble vi manĝos tri:"
"Tre eble." Jen Stokholmo kaj Malmö sur la taŭzita mentono.
„Tamen, mi esperas ke vi ne amas vian hejmon nur manĝoŝranke."
„Ho, ne."
Paŭlino perceptis, ke ŝia patrino volas diri ion, estas iel ĝenita; sed ŝi ne volis helpi; ŝi eĉ timis helpi.
„Oni diras, ke kelkaj knabinoj el via klaso jam eliras kun knaboj."
„Ĉu?"
„Eble vi ne scias; tiaj knabinoj ne parolos pri tiaj aferoj kun vi; ili scias ke vi loĝas en bona hejmo, kaj ke tial stultaĵoj ne interesas vin.
Kiam mi estis knabino, kelkaj lernejaninoj, fiaj knabinaĉoj, volis montri al mi bildojn ... vi komprenas, aĉegajn bildojn, ĉar ili volis ŝoki min; kaj ili volis pruvi al mi, ke ili scias ĉion; sed mi venis el bona hejmo, kaj tute rifuzis rigardi. Sed vi scias, Paŭlino, ke ne ĉiuj knabinoj havas bonajn hejmojn.•
„Ne."
„Sinjorino Braun parolis al mi pri kelkaj inter viaj knabinoj ... eĉ en la lerneja uniformo ... ili promenas kun knaboj, eĉ tenas la manojn ... kaj ili estas nur same kiel vi ... dekkvarjaraj, eble dekkvinjaraj' ... ĉiuokaze, multe tro junaj por koncerni sin pri stultaĵoj"
„Mi sciis nenion pri ili." Memorita kiso tiel fulmis sur la nuko, ke Paŭlino devis konscie silenti por ne spasme krieti „Mi ne scias multon pri la klasaninoj, krom Marjo kaj Silvio; kaj ili ŝatas precipe la poŝtmarkojn kaj la broderion."
La mapo estis preskaŭ finita; ŝi devis fari matematikan taskon; ŝi volas paroli kiel eble plej formale, tranĉite, seninterese; sed la patrino insiste volis paroli kun ŝi.
„Ne, mi esperis ke vi ne konas tiajn tipinojn. Mi nur timis, ke eble ili timigos vin per malbelaj konversacioj. Mi scias, ke vi neniam eĉ deziris aŭdi tiajn konversaciojn."
Paŭlino memoris pri la demandoj de Ralfo. Certe, tiu konversacio ne estis malbela; ŝi ĝojis respondi vere, pri ĉio, pri kio li demandis; tio fakte estis iom bela, ĉar ŝi sciis, ke li ne ridos pri ŝi, li vere volas scii pri knabino.
„Ne", ŝi diris seke.
„Mi scias, ke vi tute ne deziras eliri kun knaboj; sed pro tiu onidiro, mi kredis ke mi devas paroli kun vi. Vi sendube scias, ke viroj kaj knaboj havas apetitojn, kiujn ni ne sentas. Io besteca troviĝas en ĉiuj viroj, eĉ la plej bonaj. Kompreneble, edzino devas toleri tion, ĉar tia toleremo estas leĝo de la kristana kunvivado; sed bedaŭrinde multaj junulinoj ne komprenas pri la aliaj danĝeroj. Kaj, ĉar ankaŭ ili, dum la nuna fia epoko, ne scias multe regi sin ..."
Paŭlino, kun granda sinrego, sukcesis ludi oscedeton.
„Pardonon!"
"... io ajn povas okazi. Ili tiel similas al bestoj. Sed vi loĝas en bona, rafinita hejmo. Mi ne volas tro ĝeni vin, Paŭlino, parolante pri tiaj aferoj; mi scias, ke vi abomenas ilin, sed mi sentas la devon rekte averti vin. Se Io Okazas al malprudenta knabino, ŝi povas trafi la plej terurajn, hontindajn malsanojn, aŭ ŝi povas eĉ gravedigi."
Paŭlino silentis kaj rigardis sian mapon. La patrino kvazaŭ elpremis siajn vortojn, dolore kaj embarase. La filino deziris ke ŝi silentu, aŭ almenaŭ lasu la temon. Paŭlino volis sole pripensi siajn sensmemorojn, kiuj tiel beligis ĉiutagajn objektojn. Sed la buŝo de la patrino tordiĝis pro naŭzo.
„Vi devas kompreni, Paŭlino: la viroj estas bestoj, ĉiuj. Kaj la
kontaktoj en la geedza vivo estas treege proksimaj. Oni tute ne povus toleri ilin, sen spirita amo. Sed kelkaj virinoj estas malpuraj. Vi neniam faros ion malpuran, ĉu, Paŭlino:' Vi scias, ke se oni komencas fari ion, la viro volas fari ĉion ... Vi neniam trivialigos vin, ĉu?"
„Ne, Panjo." Paŭlino lekis siajn lipojn, kiuj estis sekiĝintaj pro la nervostreca konversacio; la gesto tremetigis ŝin per ora memoro; la varma buŝo de Ralfo. La knabino jam sentis, ke tio ne estis trivialigo. Ŝi ankaŭ memoris kiel, kiam ŝi forpuŝis la manon de Ralfo, kiu ŝajnis al ŝi dum momento iom tro postulema, li diris, „Pardonon, ĉu tio malplaĉas? Mi ne faros plu." Sed kial ŝi protestis? Ŝi nun sentis sin kvazaŭ perdita en la obtuza naŭzo de la patrino, en la eŭfemismemo; ŝi sentis bezonon de reala scio. La patrino parolis pri abomenaj malpuraĵoj, dum la haŭto parolis per fulmo kaj parfumo. Estas absolute maleble, peti konsilon de la patrino. Ŝi ne komprenos la miraklon de tiuj karesoj, la novan ruĝon de la konfitaĵo, la belecon de la mapo.
Paŭlino fakte tre deziris peti konsilon de iu. Ŝi volis dividi sian
ĝojon, sian senton de nova vivo; sed ŝi ankaŭ volis ricevi regulojn pri la nova ludo kiun ŝi ne plene komprenis. Tamen, la Aliaj montris sian aliecon; ili ne povos helpi; ŝi devos trovi la propran vojon.
La patrino vidis la eksuferon en ŝiaj okuloj.
„Do, Paŭlino, mi ne volas mueli tiujn aĉaĵojn, sed mi deziris, ke vi certe sciu ĉion, kion knabino devas scii."
Paŭlino faris la aliajn hejmtaskojn, vespermanĝis, helpis la patrinon lavi la vazojn, trikis iomete dum ŝi aŭskultis radioprogramon. Plurfoje la ventraj nervoj telegramis, la kisitaj lipoj denove bruletis.
„Bonan nokton, Paĉjo; bonan nokton, Panjo." Du sensignifaj kisoj. Paŭlino iris al la litĉambreto, senvestis sin, lavis sin, surmetis noktĉemizon, brosis la hararon centfoje, laŭ la rutino de pluraj jaroj. Iel Ralfo ĉeestis, tre bela kaj nobla sub siaj aknoj. Ŝi pensis pri revido, retuŝo ... Sed nun ŝi devos zorge sekreti, ĉar la Aliaj malamas tiun paradizon.
Paŭlino malfermis la kurtenojn kaj malfunkciigis la lampon. Lunlumo inundis la ĉambron: froste arĝenta, metalece pika lunlumo, kies klingaj radioj preskaŭ dolorigis ŝin.
Stranga deziro naskiĝis en la junulino. Ŝi zorge riglis la pordon. Ŝi staris ĉe la fenestro, kun la mentono sur la dekstra pugno, kaj longe rigardis la lunon. Jes, ŝi dancos por Ralfo, por Ralfo kun la sankta, rivela lumo en la okuloj, juna Ralfo, kiu tiom deziras kompreni pri knabinoj. Ĉar Ralfo estis ankoraŭ kun Paŭlino; ŝi flaris lin en sia hararo, sentis lian manon sur la mamoj, liajn piedojn sur la piedoj, lian vangon varman kaj malglatetan sur la vango; li vive ĉeestis.
„Ralfo, Ralfo ..." ŝi flustris al la luno.
Paŭlino zorge demetis la noktcemizon kaj staris nuda en la lunlumo. Ŝi levis la brakojn super la kapo, montris al la luno la ŝvelajn mamojn, la vulkankratereton de la umbiliko, la femurojn; ŝi ekdancis. Ŝi dancis laŭ tre malrapida ritmo, malstreĉe, lukse banita per la mirinda lumo, kiu ŝajnis purigi ŝian karnon post la patrina leciono. Vidante sian moviĝantan korpon en la malhela spegulo, ŝi komprenis ke nuda virino estas bela, ne bezonas honti. En la spegulo, pro la malforteco de la lumo, ŝi aspektis kvazaŭ mitulino el alia mondo. Sed ŝi ne admiris sin, ĉar Ralfo restis kun ŝi. Ŝi dancis en la volupta malvarmeto de la noktoj; la lunradiaj tuŝis la tutan korpon; ŝi cedis al ili kiel naĝanto al la maro, akceptante novan atmosferon. Ŝi aŭdis muzikon ne aŭdeblan al la matura paro en la najbara ĉambro, muzikon kiun ili aŭ forgesis, aŭ neniam aŭdis; kaj ŝi danĉis laŭ la ritmo de tiu pramuziko.
Finfine ŝi reprenis la noktĉemizon kaj enlitiĝis. La kapkuseno iĝis la vango de Ralfo, la streĉita litkovrilo, liaj brakoj: Vasta taŭzita virĉevalo levis la kapon inter la Atlantika kaj Arkta Oceanoj; ĝi blekis; la lunlumo iĝis oceanaj ondoj, la ondoj iĝis bananta lumo.
Paŭlino ekdormis.