V
Tamen, ni rifuzu spite mokon de la voĉo malica
pri la rana perspektivo - ĝi mensogas per sia ver'!
Tiu perspektivo estas homa, nana kaj ega,
kelkmiljara momenteto - sed kun kia svarmo de riĉ':
kreoj kaj detruoj, sortoj, damnoj, luktoj, entuziasmoj,
de Sargono ĝis Zamenhof, kiel al ni vi diras, Auld.
L'efemero multajn jarojn vivas dum la viv' unutaga,
kaj la daŭro de homvivo ŝajnus al ĝi tuta eon'.
Sed ni vivas ne nur vivan nian, vivas en ni paseoj
per literoj, ŝtonoj, spertoj, moroj, kantoj, rasrememor'.
Kaj nin portas fantazio - kiel bone reiri, William,
kun vi ĝis la praaj tempoj, vagi sur avoserĉa voj'
ĝis prapatro via Ruben, ĝis la keltoj kaj romianoj,
tra generoj kaj gravedoj, kaj ĝis fiŝo kaj ĝis ameb'!
Ludi kun vi oldojn mitojn, diojn krei kaj neniigi,
kaj mediti pri la granda mito, pri l' mistero de nask',
kaj pri l' buĉo de l'naskitoj, pri ĉi arto de l'generaloj
naŭzgrimaci per hibridaj vortoj, ke pli piku la pik'.
Kaj sopire ami, ami, voki al virino amata
kun la krud' de anatomo, kun la molo de trubadur',
kaj palpeti al futuro kun konfuza sent' super ido
propra, kiun oni kroĉas al la ĉen' por plua ĉener',
kaj superfuturi: flugi trans la sunsistemon al astro,
kies lumo la planedon vartas, kiu atendas nin.
sed en la raketa ŝipo nostalgie memori pri la
ludoj, karaj bagateloj de l'Ithako de l'infanaĝ'.
En la cerb' kirliĝas astroj kaj doktrinoj kaj paradoksoj,
kaj la moro de mormonoj kaj pagana nud' de O'Cane,
sklavturmentoj, odalisko, princpalaco, drinko taverna,
Iliono, Hiroŝima, konussekcoj, fajroador',
tigroj kun la sabrodentoj, ŝtatastrofaj sindikatastroj,
protestant' katolikanta pri Orsippos en la aren',
skvama korpo de la saŭroj, arde blanka haŭt' amatina,
okulturno puritana, Les Sylphides sur gramofon',
trumpetkrio: evoluu, granda homo de eta cerbo!
Pacienc': ni havas tempon; malpacienc': jam estas temp'!
Terformigo, homapero, homa ekbalbuto unua,
okulisto-homarano Varsovia dum la milit',
la saĝum' de l'Predikanto, riproĉad' insulta-karesa
al homaro; urĝo vivi ĉar jam orelon pinĉas mort' ...
Kio pli ankoraŭ svarmas draste aŭ en nura aludo
malespere aŭ instige, kaj konfuze, kia la viv'!
Ĉu vojaĝi en la spaco kun la rapideco de lumo?
Brr, ja froste al ni estas en la ducentgrada minus',
ĝoji, larmi, beni, sakri estas nesto varma la tero,
(ofte eĉ inferne varma), ŝirmos nin dum jarmilion'!
Se ĝi estas ŝaŭmveziko, bone, estas daŭra veziko
por ni, la infana raso, ni plenkreskos sub ĝia ŝirm',
inkubsonĝoj el bubaĝo estos la masakro de Ĝingis,
krani-monto Tamerlana, fajroj de la aŭtodafe',
gaso de la koncentrejoj, koketado kun atombombo,
la kruela praa leĝo: homo homini lupus est.
Tiu stelo de l'tri reĝoj venos vere (verdakolore)
por la blankaj, flavaj, nigraj, por la tuta frata homar' ...
La paseoj nin koncipis kaj mamnutris, sed hororigas,
el la nuno ni rifuĝas al la esperata futur'.
Sed momentbilionono de l'homvivo, kun la paseoj,
kaj kun la futur' revata, estas por ni tuta eon'.
Tre mallongan tempon vivas la matena guto de roso,
sed dum ĝi ekzistas, en ĝi respegulas sin la ĉiel'.
|