Estis kuracisto en Ĉikago,
kiun Amoro trafis per sia sago.
Li sin ne ŝirmis per vakcino,
nek sin kuracis per medicino,
ĉar mankis dononto de l'pago .
Holandano en Rotterdamo
estis posedanto de panoramo.
Kiam li trovis publikon
li montris gajan mimikon,
sed tion ne menciis la programo.
Intrigo okazis en Parizo
por trompi la mondon per surprizo.
Sed Esperanto tamen progresis
kaj la atenco ne sukcesis,
kvankam partoprenis markizo.