Javorov.
Infanoj ree ludas partizanojn
en la najbara korto antaŭ mi.
Sidante ĉe l' fenestro malfermita,
la ludon sekvas mi kun emoci' .
Batalo kruelega tie ardas,
simbolaj pafoj krakas en la kort',
kaj falas "partizanoj" kaj "ĝendarmoj"
(batalas ili ja je viv' kaj mort'!).
Alia "arbar'" rifuĝas la herooj,
kaj la "ĝendarmoj" sekvas ilin jen.
(Ne ŝercas kaj ne ridas la ludantoj,
esprimas seriozon la mien'...)
En la arbar' maljuna mortas kante,
indulgon ne petante la "vundit".
Kaj mi forgesas, ke spektaklo knaba,
ke ludo estas tiu ĉi milit'.
Kaj al pasintaj tempoj flugas reen
flamanta penso mia en memor'.
Ho helaj kamaradoj, pereintaj
por la patruj', vi kie restis for?
Se eblus nun, ho samaĝuloj miaj,
kiel en tiu ludo sur la kort',
post la batal' feliĉe reviviĝi,
ne sperti la potencon de la mort'!
...Revenas hejmen Ia infanoj lacaj,
la kort' silentas. Larmas pluva plor'.
De la fenestro mi rigardas. Froste
kaj tre malgaje estas en la kor'.