Ĉu vi jam estis en tombej' enorma?
- La tuta ter' - ja nur tombej' milforma!
Tombejo estas la tergrundo,
Tombejo estas marprofundo,
Tombej': kasteloj kaj ĝardenoj,
Tombej': la montoj kaj ebenoj,
Je ĉiu paŝo:
Tomb' en kaŝo.
Tombej': de ĉiu temp' memoro,
Tombej': de l' libroj vorttrezoro; -
La histori' de ĉiuj landoj,
Kroniko de la mondregantoj,
La bildseri' de hom-modeloj,
De la martiraj kor-nobeloj
Ekde la histori-ekbrilo:
Tombej', jen ĉio -
Sed ankaŭ la lulilo.
Neeble elkalkuli, bapti
Eĉ ĉiujn astrojn de l' altsfero,
Kaj kiel nombri, memorkapti
Sennombraj tombojn de la tero!
Hom-milionojn forglustis obskuro,
Nigra obskur' dum multmiljara kuro,
Kaj jam neniu ilin rememoras.
- Sed kelkajn ĉiam flagra lum' dekoras!
Ĝi estas aŭ kandel', aŭ nom' brilfama,
Aŭ verko, sian helon ne perdanta,
Kiuj la vicojn de l'tombej' giganta
Prilumas per radi' ornama.
Ĉi tomboj raraj,
Oldaj, novstaraj,
Signas per lumstrioj
Al generacioj:
Se en paseon dronas homa menso,
Ĝi ne perdiĝu en tenebra denso;
Se ni en tempojn vagas longpasintaja,
En pasintaĵojn sanktajn kaj malindaja,
Pri l' vojo ne eraru nia penso.
Jen estas fajroj, signalsendaj
El distaj tempoj, sinetendaj
En longa ĉen' kronologia,
Lumĵetaj unu al alia,
En fluo nur antaŭenira,
Kaj nur al nun cel'aspira.
Videblas tie vojo hela,
Teksita el lumspuroj de la
Sama spirit' el tempa multo,
Spirit' sen kavo de sepulto.
- Ĝi skuas for al tombo ŝlima
Nur ostojn cindrajn, kies jugo
Ĝin prem-retenas de la flugo
Pli svinga al futur' sublima.
Turnante nin por rigard-ĵeto
Per la okul' de vido klara
Al tomboj kun lumsilueto
- Laŭ historia vic' miljara
Ni aŭdos, kiel kun konsilo
Alkrias tra l' templabirinto
La av' al nepo, patr' al filo,
Al batalont' la batalinto:
"Kie mi haltis - vi ekiru!"
"Por mi neeblan - vi akiru!"
"Neatingitan - elpioniru!"
"Pri l' komencita - vi plu agu!"
"Ankoraŭ ŝuldas ni - repagu!"
Jen la paroloj, jen la vokoj,
Kiel ornamo de l' epokoj,
penetras tra l'obskur' de l'mondo
De sur ia tomboj kun lumfonto,
Ligante en eĥo harmonia,
Kaj kvazaŭ per kapablo dia,
Jarcenton vice kun jarcento,
Kaj la homgenton kun homgento.
Kaj ĉirkaŭ ĉiu tombo hela
(Samkiel ĉirkaŭ stel' ĉiela),
Laŭ historia prirakonto
Ariĝis ia homo rondo,
Junaĝa rondo, rond'ribela,
Germ-tigoj novaj de espero,
De arbo olda novaj floroj,
Animoj blankaj, junaj koroj,
Heredaj je sanktaĵfajrero; -
Kunvenis tie viv' junaĝa:
Paroli kun la tombo saĝa:
"Vi ankaŭ falis, frato kara?"
- "Ne, idoj, dum vi restas plue!"
"Ĉu via lukt' estis multbara?"
- "Nur provu, estas tiel ĝue!"
"Kien vi volis? strebis veni?"
- "Al cel', por kiu endas peni!"
"Ĉu tiel forta do la fido?"
- "Pli ol malico kaj perfido!"
"Nur pokaj rikus sin oferi."
- "Mirforto vian iron puŝas!"
"Ĉiu iu povas cel-konkeri?"
- "Neniam - se lin dub' ektuŝas!"
"Kiaj gigantoj al bataloj
Ĉiam antaŭen vin instigis,
La koron hardis kaj fortigis,
Flugilojn por avanc' alligis?"
- "Ĉion ĉi faris - la idealoj!
Sen ili super nub' de sombro
Ne eblus la altflugo rava,
Sen ili oni forton perdus,
Tro baldaŭ misan sorton spertus,
La mond' estus senflora tombo,
Jun' - povra, vivo - senenhava!"
Jovan Jovanoviĉ Zmaj, la plej granda serba poeto de la 19-a jarcento, naskiĝis en jaro 1833, studis juron en Budapest, Praha kaj Vieno, poste finis medicinan fakultaton, laboris kiel kuracisto en pluraj lokoj de Kroatio kaj Serbio, kaj mortis en jaro 1904. La plej fekunda kaj en la vastaj popolamasoj la plej populara serba poeto, li verkis multajn poemojn lirikajn, humurajn,
politiksatirajn, kaj tradukis grandegan nombron da poeziaj verkoj el aliaj lingvoj. Li estas, ĝis nun ne superita en la serba literaturo kiel porinfana poeto. Li iniciatis kaj redaktis diversajn beletrajn, politiksatirajn kaj
porinfanajn revulojn. Multaj liaj poemoj konservis sian aktualecon kaj freŝon ĝis la nuntempo.
Boĵidar Vanĉik
Novaj vortoj:
poka: malmulta;
sombro: malhela.