Eta ŝafido iris al rivereto por trinki.
Sed iom pli alte ĉe la fluo staris lupo, kiu ankaŭ volis trinki.
Ekvidinte la ŝafidon ĝi kriis: "Atentu vi! Vi ja malpurigas la akvon, kiun trinkas mi!" - "Ne, tute neeble," respondis la ŝafido, "vi ja staras pli alte ĉe la fluo, ol staras mi, tiel ke la akvo fluas de vi al mi."
"Nu, jes, - povas esti," respondis la lupo, "sed cetere: certe vi lastjare kalumniis min en abonminda maniero. Mi certe devas vin tamen puni iomete." - "Ne, tio ankaŭ ne povas esti vera," respondis la ŝafido, "ĉar mi naskiĝis nur en la ĵus pasinta printempo." -
"Nu", diris la lupo, "se ne estis vi, do estis via patro, - tute egale; mi ne tion volas toleri!" - Dirinte tion ĝi kaptis la kompatindan, senkulpan ŝafidon kaj disŝiris ĝin.