Gustav Kremláček: Madre Infeliz - Soldato de l' Espero.(esperanto) - madre.htm

Gustav Kremláček:

Madre Infeliz - Soldato de l' Espero.

Soldato de l' Espero.

Terure sonĝis mi: Soldat' mi estis,
staranta en tranĉeo sen kuraĝ',
premante la fusilon; ĝi nur restis
en mano premligita per bandaĝ'.

Sentema koro finon antaŭvidis
kaj korpo estis jam sen ĉiu fort';
freneze mi kriegis, monstre ridis
renkonte al vizio de la mort'.

Kaj malamikoj estas jam ĉi tie,
trapikas mian bruston, trafas min,
senhonorigas korpon nun malpie,
per multaj vundoj senvivigas ĝin. -

­Sed vidu! Sonĝo mia jam ŝanĝiĝas:
Ne estas mi jam vir' mortanta plu;
leviĝas mi, genuas, eĉ stariĝas,
etendas brakojn al ĉiela blu'.

Antaŭen kuras mi; sed ne jam sola:
Aperas apudflanke multaj nun,
soldatoj multaj kun rigardo mola
kaj ĉiuj marŝas sub brilema sun'.

Jen kreskas kaj firmiĝas vicoj niaj,
ni batalantoj estas kiel fer',
tremigas teron paŝoj energiaj,
tra tuta mondo sonas la Esper'!

Notoj

Gustav Kremláček, ĉeĥo. - Ni ne havas aliajn informojn pri li...
La poemo el: Heroldo de Esperanto, Scheveningen, Nederlando, (red. Teo Jung):
Soldato de l'Espero:, n-ro 10 (1234), 32-a jarkolekto, 16-an de junio 1956.