Heinrich Heine:
Im wunderschönen Monat Mai.

Tradukis: (Vidu malsupren).

Heinrich Heine:
Im Mai.

Im wunderschönen Monat Mai,
Als alle Knospen sprangen,
Da ist in meinem Herzen
Die Liebe aufgegangen.

Im wunderschönen Monat Mai,
Als alle Vöglein sangen,
Da hab' ich ihr gestanden
Mein Sehnen und Verlangen.

Hans-Georg Kaiser:
En admirinde bela maj'.

En admirinde bela maj',
dum jam burĝonoj krevis,
jen ankaŭ miakore
la amo sin eklevis.

En admirinde bela maj',
dum birdotril' senbridis,
jen mi al ŝi sopirojn,
dezirojn, ekkonfidis.

Friedrih Pillath:
Printempe en dolĉega Maj'.

Printempe en dolĉega Maj',
Dum la burĝonoj krevis,
El mia koro ĝerme
Amsento sin eklevis.

Printempe en dolĉega Maj',
Dum birda kanto sonis,
De l' kora mi sopiro
Konfeson a1 ŝi donis.

Kálmán Kalocsay:
En la mirinda bela Maj'.

En la mirinda bela Maj',
dum sin burĝonoj fendis,
en mia kor' la amon
mi disvolviĝi sentis.

En la mirinda bela Maj',
dum birda tril' ne ĉesis,
al ŝi sopiron mian
konfide mi konfesis.

Manfred Retzlaff:
En Majo, kiam ĉiuj...

En Majo, kiam ĉiuj
Burgonoj malfermiĝis,
La amo kiel floro
En mia kor' estiĝis.

En Majo, kiam ĉiuj
Birdetoj sin aŭdigis,
Al ŝi deziron mian
Sopiran mi sciigis.

Notoj

Heinrich Heine (13.12.1797 - 17.2.1856), grava germana poeto.
Vidu: http://www.textlog.de/23223.html - La tradukantoj:
Hans-Georg Kaiser: * 21.5.1954,
Friedrich Pillath: † 3.4.1932,
Kálmán Kalocsay: * 1911 - † 1976,
Manfred Retzlaff: * 4.11.1938.
Ĉi tie estas la poemoj el la kolekto de Manfred Retzlaff: http://www.poezio.net.