* * *
Maironis
El litova lingvo tradukis P. Lapienč.

Ĝi estis pena kaj sen ĝoj'
dum la vagad' sur tera voj',
senama la junec'.

Jen ĉie trafas la okul'
nur la vizaĝon de fremdul' -
­malĝoja la solec'.

Leviĝis luno. Kaj ĝis sven'
sur bord' odoris la jasmen',
per sentoj ŝvelis sin'.

Sur ondoj de la verda lag',
for de la brua ĉiutag'
ŝalupo lulis nin.

Sentplene manon donis vi
kaj koron junan sen envi'
malfermis por la ĝu'.

Nuntempe, ĉu ridetas sort',
ĉu afliktiĝas kor' ĝis mort' -
­mi sentas jam por du,

Notoj
El: Svenska Esperanto-Tidningen/La Espero, n-ro 5, majo 1937.

Nekonata verkisto...