Rakontoj pri neegalaj fratinoj ne estas maloftaj en la literaturo. Ankaŭ inter la fabeloj de Fratoj Grimm ili kelkfoje ludas siajn rolojn. Pensu nur pri "Ora Maria kaj Peĉa Maria", kie laste Peĉa Maria gajnas la oron kaj Ora Maria la peĉon, tiun nigran mason, de kiu nur tre malfacile oni povas sin liberigi. Aŭ pensu pri la malfelica "Cindrulino", kiu hejme devis labori, dum la fratinoj amuziĝis dum balo. Kaj kiu tamen laste edziniĝis al la princo. Mi ne volas tedi vin per ripetoj. La vivo ofte prezentas eventojn pli fabelajn ol fabeloj.
Mi volas rakonti historieton pri mia amiko Karlo. Dum iu kluba festo li koniĝis al du fratinoj. Ho, vin gardu de klubaj festoj! Precipe se vi estas fraŭlo. Tiaj festoj ofte havas karakteron familian. Familioj renkontiĝas, novaj familioj ekĝermas. Danĝeroj plimultiĝas, se vi ne nur estas fraŭlo, sed ankaŭ ne malriĉa kaj en aĝo, kiu provokas la miron de la patrinoj: Kial li ne jam .... ? Vere pli ol la fraŭlinoj vin okulumas la patrinoj, la sinjorinoj celantaj albopatrineco. Kaj do la patrino de la du fratinoj kun ioma plezuro kaj kontento rigardis la (ŝajnis al ŝi) intereson de Karlo. Oni dancis. Kaj Karlo dancis jen kun la unu jen kun la alia fratino. Kelkfoje - nu ja, oni devas - kun la patrino. Ŝi estis vidvino kaj do ne havis edzon, kiu devus rondmovi ŝin laŭ takto de muziko, aŭ barakti kun ŝi laŭ obtuzaj sonoj de moderna tielnomata "muziko".
Oni interŝangis afablaĵojn, agrablajoĵn. Kaj neeviteble mia amiko ricevis inviton al kafo kaj kuko por iu dimanĉo. Tre baldaŭ okazis tiu unua vizito en la familia rondo de la fratinoj. Unua vizito - jam unua embaraso. Ĉu kunpreni florbukedon? Kompreneble. Sed ĉu por la patrino? Aŭ ĉu por la fratinoj? Aŭ ĉu nur por unu? Ne, neeble nur por unu. Tiu unu sin sentus preferita, elektita. Kaj Karlo ja ne jam havis iun firman intencon, ligi sin por tuta vivo. Sed fine li trovis elturniĝon. Li almarŝis kun tri bukedoj, tute egalaj laŭnombre kaj laŭkolore. Rozoj de helroza koloro. Oni scias pri la signifo de rozoj
malhelruĝaj... Ili povus esti komprenataj devige. . . devige! La posttagmezo de la unua vizito kompreneble pasis konvencie, korekte. Oni trinkis kafon, mordetis kuketojn, konversaciis. Kaj la lastaj vortoj ne estis adiaŭaj, sed ĝisrevidaj.
Hundoj ĉirkaŭflaras unu la alian. Ĉe homoj tio ne estas kutimo. Sed tiaj unuafojaj renkontoj inter homoj iel similas al tia hunda kutimo. Per tio mi ne volas ofendi la hundojn nek la homojn.
La du fratinoj ne egalis unu la alian. Lucia, la dekokjara, estis bela, blonda, iom flirtema. Ŝi ŝatis ludi kaj danci, ĉiam estis gaja kaj bonhumora. Ŝia fratino, la milda Manja, estis tute alia. Ja ŝi ankaŭ estis bela, gaja kaj serena. Ŝi pli ŝatis mastrumadon, ŝi kuiris, bakis, kudris. Ŝi do havis ecojn ŝatatajn de multaj viroj. Brunhara ŝi estis, aminda fraŭlino. (Kvankam koloro de haroj en la nuna tempo nenion signifas, eĉ ne en pasporto. Kaj sinjorino eble diras al la kontrolanta policisto: Blonda? Ho, tio estas la koloro de hieraŭ. Nigra mi estas!) Tre plaĉis al Karlo la du fratinoj. Kvankam ne jam li havis iujn pluajn intencojn, tielnomatajn "seriozajn".
Al unua vizito sekvis pluaj.

Sekvis komunaj ekskursoj, komunaj vizitoj al teatro kaj koncerto. Karlo sentis sin feliĉa inter la du fraŭlinoj. Li amindumis jen al unu, jen al alia. Lia koro en la ĉeesto de l' du fraŭlinoj faris saltetojn poligamiemajn, ke tio ne povis daŭri. Estas ĉiam iom preme kaj ĝene por ne plu tute juna fraŭlo, decidi sin por edziĝo. Sed iufoje Karlo legis en gazeto, ke inter la pacientoj de frenezulejo la plimulto estas needziĝinta. Laŭ strikta scienca esploro estis pruvite, ke la edzeco mildigas la tendencon al frenezo. Kvankam estas homoj, kiuj amon kaj edziĝemon rigardas kiel specon de frenezo. Do, la gazeto skribis, ke amo estas speco de cerbomalsano plej ofte kuracebla per edziĝo, aŭ pli ĝuste per geedziĝo, ĉar pensi pri amo nur eblas en pluralo. Kvankam ne estas konsilinde, kredi ĉion, kion skribas la gazetoj, Karlo preferis kredi. Ŝajnis al li konsilinde, forlasi la staton de fraŭleco. Kaj li daŭrigis siajn vizitojn.
Kelkfoje okazis, ke nur unu de la du fratinoj estis hejme. Eĉ oni povas suspekti, ke tio ne estis hazardaj eventoj. Tre mi suspektas, ke tio estas specialaj aranĝoj de la patrino. Ŝi rimarkis la nedecidemon de Karlo kaj iomete volis helpi. Povas esti, ke ŝi volis centrigi la atenton de Karlo al unu punkto forigante ĉiajn eble ĝenajn deflankiĝojn. La du fratinoj ambaŭ sentis simpation al Karlo, preskaŭ ili malamikiĝis inter si. Sed la energia patrino trankviligis ilin. Ĉiukaze Karlo ja restos en la familio, ĉu kiel edzo aŭ kiel bofrato ...
Iufoje bela Lucia sola salutis gaje Karlon, babilis kun li pri io kaj ĉio. Ho, tre ĉarma ŝi estis. Karlo sentis sin feliĉa. Lia koro pensis: Nur ŝi! Bela Lucia estu la mia. Bedaŭre li nur pensis, ne trovis kuraĝon al lasta, decida demando. Alifoje Manjo la serena, serioza lin akceptis. Vidante ŝin, ĉiam
ŝajnis al li, ke li venis en netaŭga momento. Ĉar ĉiam ŝi havis iun okupon. Ŝi kudris aŭ brodis, ĉiam sin montris diligenta, laborema. Tamen tio neniam retenis sin, zorge priservi sian gaston, pretigi kafon, prezenti kukaĵon - kompreneble membakitan! Ŝi fiere ne forgesis, atentigi pri tio. Treege plaĉis al Karlo tiu tiom perfekta mastrumantino. Kaj jen li denove pensis: Nur ŝi! Zorgadema Manjo estu la mia. Malmulte utilas pensoj. Denove ni devas konstati, ke bedaŭre li nur pensis, ke mankis kuraĝo al lasta, decida demando.
Alifoje Lucia lin akceptis en nova, deloga robo - kun dekolto rimarkinde rimarkebla. "Kiel mi plaĉas al vi?" ŝi demandis lin. "Jen nova robo, kiun mi aĉetis en la Granda Magazeno". Li admiris ŝin. Pli deloga ol iam ŝi aspektis. Kvankam flustris al li lia koro, ke plej bela robo nur estas envolvaĵo por dezirinda, dezirata kerno ... Ho, jes! Li pensis, por ŝi mi lasus ĉion, nur por ŝi mi volus labori. Se eĉ por ŝi mi devus forvendi mian "bluan mauritius", mi farus. Sed kion utilas pensoj? Ĉe proksima vizito li renkontis Manjon - solan. Kaj antaŭ la kudromaŝino. "Ĉu ĉiam diligenta?" Li demandis ŝin. "Jes!" ŝi respondis. "Mi kudras novan veston por mi pro la dimanĉa ekskurso. Ĉu vi partoprenos? Mi kore invitas vin." Tiu memkudrita vesto eĉ pli impresis lin ol la aĉetita robe de Lucia. Ho, li pensis, kia ŝparemo. Mi bonege fartus kun ŝi kie1 mia edzino. Tiel mi povus daŭrigi mian kolektadon de poŝtmarkoj kaj eĉ vaste kompletigi ĝin ... Sed kiom utilas pensoj?
Kion vi opinias? Ke mi ĝis nun tro malmulte parolis pri la patrino? Ho, ŝi estis sinjorino plej kompleza. Kiam Karlo venis vizite, ŝi ĉiam havis farotaĵon, iun necesan laboron, kiu devigis ŝin, eliri el la ĉambro. Kompreneble ŝi tamen restis tiel proksima por eventuale malhelpi ion neripareblan .... Al ŝi cetere estis negrave, kiun de la filinoj Karlo fine elektus. Ŝi konsciis, ke ŝia ĉeesto eble kaŭzus "nevenkeblan ĝenon." Kaj ne tro ofte ŝi ĝenis. Cetere ankaŭ la patrino estis aminda sinjorino. Ŝi estis vidvino, ne tre pli aĝa eĉ ol Karlo. Ŝi vivis kun siaj filinoj, por siaj filinoj. Ŝia deziro estis, havigi al ili edzojn bonajn kaj kompreneble bonhavajn.
Pasis semajnoj, pasis monatoj. Jam la du fratinoj komencis repaciĝi. Ĵaluzo komencis cedi al speco de scivolo. Kion faros tiu svatanto ŝanceliĝema? Amo malfortiĝas facile, se ĝi ne atingas plenumon. Oni komencis rigardi lin iom strange, akcepti lin pli reteneme. Jam kelkfoje okazis, ke oni ne havis tempon por li. Karlo komprenis, ke li devas decidi sin. Sed kiel? Preni unu signifus
ofendon al la alia. Ĉar ĝis nun lia sinteno estis sufiĉe egala al ambaŭ fraŭlinoj. Kion fari? Kion fari? La fratinoj videble montris malpaciencon. Ankaŭ la patrino. Nu ja, nur al unu li povus edziĝi. Kaj havi belan bofratinon eĉ ne estis afero malbonŝanca. Oni neniam povas scii... Sed la neevitebla
bopatrino! Oni multon legas kaj aŭdas pri bopatrinoj. Ili sin enmiksas en aferojn de la junaj geedzoj. Ĉu estas saĝe, ŝarĝi sin per tia malagrablaĵo? Preskaŭ mi ne kuraĝas, daŭrigi mian rakonton. Mi kondukis mian heroon
en tiel tiklan situacion, ke mi ne scias, kiel elsavi lin. Mi ŝatus fini kaj lasi al la leganto, trovi bonan solvon. Sed tio kontraŭus ĉiujn regulojn de bona verkado. Je la fino la heroo devas aŭ morti, aŭ sinmortigi, aŭ estis
murdata, aŭ brile venki ĉiujn kontraŭstarojn. Morti? Li estis tro juna. Sinmortigi? Li estis tro maljuna pro tia malprudentaĵo. Esti murdata? Por tio li ne vekis sufiĉe da ĵaluzego en unu de la fratinoj... En la patrino li vekis eble ĉagrenegon pro tiom da nedecidemo (aŭ eventuale eĉ kontenton, ĉar ŝi opinius, ke tia viro, kiam li fine enretiĝis, estos bona edzo, ĉar en edzeco li cedus multe da povoj kaj rajtoj al edzino pli energia).
Do la afero estis, ke Karlo devis klopodi, venki heroe. Kaj se ne heroe, la afero almenaŭ havu finon gajan, kontentigan. Ja ne temas pri tragedio!... Kiel ne disigi de unu, ne ĉagreni la alian kaj eviti timigan bopatrinon? Montriĝos, ke Karlo tion atingos centprocente. Unue ŝajnas tre malfacile, tro malfacile, ke Karlo ne sciis, kiel eligi el tiu amasa de animaj konfliktoj. Fine li ekkuraĝis. Li surmetis sian bonan nigran veston - cetere kial por tiel gaja, agrabla afero, kia estas svatigo, oni surmetas nigran veston? Ĉu tial, ke per edziĝo oni perdas sian liberon? Kaj kial la fianĉino portas blankan veston? Ĉu estu signo de ĝojo, ke fine enretiĝis la viktimo? Estu kiel estas! Karlo surmetis la nigran, aĉetis grandegan bukedon de malhelruĝaj rozoj kaj ekiris. Li decidis, ke decidu la providenco. Tiu, kiu malfermos ol li la pordon, estu la elektata. Ne imagu konflikton, ke eble malfermos servistino. Tia ne estis. La providenco decidis kaj Karlo edzinigis... la patrinon.