![]() Frederiko Garcia Lorca La malfidela edzino.
Tradukisto: L. Mimó.
|
|---|
|
1.
Kaj kredante sin fraŭlino
Estis en nokt' Santiaga
|
2.
Tiel fajnan haŭton havas nek nardoj nek marhelikoj, nek kristaloj sub la luno briladas kun tia brilo. La femuroj eskapadis kiel fiŝoj surprizitaj, duone plenaj de fajro, duone plenaj de frido. Tiun nokton rajdis mi la vojon de la feliĉo, sur ĉevalin' perlamota sen bridoj kaj piedingoj. La vortojn kiujn ŝi diris pro vireco mi ne diros. Tre multe min prudentigas la lumo de la racio. For de l' river' mi ŝin prenis malpura de kot' kaj kisoj. La aeron skerme batis l'akraj spadoj de l' lilioj.
Mi kondutis kiel decas,
|
| Notoj |
|---|
Frederiko Garcia Lorca (5.6.1898 - 19.8.1936), hispana poeto kaj dramo-aŭtoro. El: Heroldo de Esperanto, Belgio N-ro 1 (1428) 43-a jarkolekto, 16-a de januaro 1967. Redaktoro: Ada Fighiera-Sikorska. |