Halina Weinstein: Malgaja printempo(esperanto) - malgaja.htm

Halina Weinstein

Malgaja printempo

Kaj malaperis mia rido ...
Foriris ĝi de longa temp',
Foriris ankaŭ mia fido
En vivon, kvankam la printemp'
Ĉirkaŭe regas, suno brilas,
Siringoj floras - belodor';
Kvankam la birdoj gaje trilas,
­Sed mia, ho, doloras kor' ...

Doloras koro, kaj animo
Serena mia en mantel'
De malgajeco kaj deprimo:
Similas sun' al mortkandel'...
Kaj en la urbo miliona
Solecon sentas mia kor';
Forta turmentas min doloro,
Kaj rido mia estas for...

Notoj
Halina Weinstein, - ni ne havas precizajn informojn pri ŝi,
sed eble ŝi estas pola aŭtoro kaj tradukanto.
El: Heroldo de Esperanto, Antwerpen, Belgio.
N-ro 19 (1024), 20-a jarkolekto, 21-an de majo 1939.
Redaktoro: Teo Jung.