Malgranda princino, kies haroj havis koloron de luna lumo, kies okuloj estis bluaj, kaj kies voĉo havis odoron de flavaj rozoj, - malgranda princino estas laca de vivo, kaj ŝi estas malgaja.
Sur siaj larĝaj marmoraj terasoj super la maro, apud grandegaj vazoj, en kiuj kviete mortadis ŝiaj krizantemoj, ŝi ploris kaŝe dum malhelaj vesperoj. Szia nostalgio kaj necerta malgajo lacigadis ŝian sangon kaj ŝian korpon, kiuj estis tute similaj al sango kaj kaj korpo de lilioj.
Kaj dum varmaj noktoj, kiam aero estas plena je stelara polvo, dum sur malhelaj muroj dormas kvietemaj pavoj, kaj kiam ĉiuj floroj malfermas siajn korojn, malfermis sin ankaŭ la koro de l'malgranda princino. Tial tiuj noktoj estis tiel plenaj je malgajo kaj varmo.
Kiam ŝi mortis, neaŭdita kaj silenta same kiel ŝiaj krizantemoj, longe batis malnovaj sonoriloj de katedralo, kaj ilia voĉo estis kvieta kaj solena, kiel voĉo de delonge mortintaj pastroj.