* * *:Infano malsatas (esperanto) - malsatas.htm

* * *
Infano malsatas.

Tradukisto:
A. Sohrmann.
... laŭ Rejna popolkanto

Panjo, patrinjo, malsatas mi,
ke mortu ne mi, pan-donu vi!
---Atendu, infano, mi petas,
---ĉar s e m i ni morgaŭ intencas,

Finiĝis printempa la semad',
sed daŭris infana la pend-parolad':
Panjo, patrinjo, malsatas mi,
ke mortu ne mi, pan-donu vi!
---Atendu, infano, mi petas,
---ĉar f a l ĉ i ni morgaŭ intencas.

Finiĝis somera la falĉad',
sed daŭris infana la plend-parolad':
Panjo, patrinjo, malsatas mi,
ke mortu ne mi, pan-donu vi!
---Atendu, infano, mi petas,
---ĉar d r a ŝ i ni morgaŭ intencas.

Finiĝis aŭtuna la draŝad',
sed daŭris infana la plend-parolad':
Panjo, patrinjo, malsatas mi,
ke mortu ne mi, pan-donu vi!
---Atendu, infano, mi petas,
---ĉar m u e l i ni morgaŭ intencas.

Finiĝis vintra la muelad',
sed daŭris infana la plend-parolad':
Panjo, patrinjo, malsatas mi,
ke mortu ne mi, pan-donu vi!
---Atendu, infano, mi petas,
---ĉar b a k i ni morgaŭ intencas.

Finiĝis nun laste la bakad',
en ĉerko dormadis la plend-parolad'.

Notoj
Laŭ Rejna popolkanto, trad. A. Sohrmann
El: Heroldo de Esperanto, Köln, Germanio.
N-ro 31 (684), 13-a jarkolekto, 7-an de aŭgusto 1932.
Redaktoroj: Teo Jung/Joseph Berger.