Bo Bergmann
Marionetoj.
Tradukis: Stellan Engholm,

Jen sidas sinjor' en ĉiela hal',
al liaj kadukaj manoj
fadenoj iras en densa ar'
de ĉiuj liaj teranoj.
Kolektas li ĉiujn, je lia ektir'
ni gestas kaj dancas laŭ lia dezir'
amuze nin movas en piruetoj,
ni etaj marionetoj.

Ni manĝas kaj trinkas, post am' kaj batal',
ni mortas kaj kuŝas entombe.
Ni portas la torĉon de brila pensar',
kaj vortojn ni uzas aplombe.
Ni vivas en gloro, en peka mizer',
sed ĉio pereanta kaj ĉiu prosper'
kaj antaŭsignoj de ĝoj' kaj malbenoj
estas nur manipul' per fadenoj.

Maljuna sinjor' en ĉiela hal',
kiam vi iĝos dormema?
La danco en via pupkarnaval'
ja ĉiam estas samtema.
Ektir' per faden' - kaj tuj post moment'
ripozos trankvile la homa gent',
kaj dormos kviete malic' kaj doloro
en via granda ludilskatolo.

Notoj

Bo Bergman, 1869 - 1967.
Sveda verkisto.

El: Svenska Esperanto-Tidningen/La Espero
n-ro 6, junio 1934.