Giosuè Carducci: Sur Monto Marjo. (esperanto) - marjo.htm

Giosuè Carducci
Sur Monto Marjo.

Tradukisto: Gaudenzio Pisoni.

En solena star' sur la Monto Marjo
sub aera hel' la cipresoj pacas
kaj rigardas la kamparo griza
flui Tiberon,

admirante, dum prisilentas ĉio,
vastan Romon kun la elstare granda
(kvazaŭ ĉe l' brutar' paŝtistego vigla)
Petra sanktejo.

Versu ĉe l' vert' de l' lumplena monto,
versu, amikar', vinon flavan kiun
trabriligas sun'; belulinoj ĝoju:
morgaŭ ni mortos.

Lasu, amatin', en odora bosko
la glorantan sin poreterna laŭron:
aŭ, post ĝia ven' en hararon vian,
malpli ĝi brilu.

Inter mia vers' meditema kuŝu
ĝoja vinpokal' kaj la dolĉa rozo
tuj velkanta sed konsolanta vintron
antaŭ disfloro.

Morgaŭ mortos ni kiel tiuj mortis
kiujn amis kor'; for el rememoro
kaj el amo for nepalpeblaj ombroj
ni malaperos.

Mortos ni; la ter' pluvolviĝos tamen
lace ĉirkaŭ sun' ŝprucigante dume
er-sekunde mil generitajn vivojn
kiel fajrerojn;

vivoj per la am' vibrigotaj nove,
vivoj novaj por bataladi plue
kaj al nova di' prikantadi himnojn
de l' estonteco.

Ho vivonta ar' kiu prenos torĉon
forglitintan jam el la manoj nunaj
falos ankaŭ vi, radianta trupo,
en la senfinon.

Mi salutas vin, ho terglob', patrino
de l' fuĝantaj pens' kaj animo miaj!
Kiom da dolor' kaj da ĝoj' vi portos
ĉirkaŭ la sunon!

Tio ĝis la tag' kiam hom-idaro
sekve alia vok' de l' forfuĝa varmo
havu svena nur, apud ekvatoro,
viron kaj inon

kiuj, palaj ĉe konsumitaj montoj,
ĉe mortinta arbar', per okuloj vitraj
lastrigardu tra glaciej' enorma
l' sunon subiri.

Notoj

Giosuè Carducci (1835 - 1907)
itala poeto, Nobelpremio 1906.
El: Literatura Foiro 92; Svislando - Milano
Ĉefredaktoro Perla Ari Martinelli.