Ho! Maro, kion kaŝas via profundaĵo?
Ho! kiom da misteroj, kiom da sekretoj?
Al ni montriĝas nur apenaŭ la supraĵo,
Hodiaŭ kun sulkiĝoj, morgaŭ kun ridetoj.
Venteto dolĉa la spegulon bluan tuŝas,
Aŭ vipo de l' venteg' ŝaŭmantajn ondojn levas;
Sed pac' eterna kaj mallumo nigra kuŝas
En mond' senmova, kie via koro revas.
Miljaroj post miljaroj pasas kaj repasas;
Naciaj, montoj detruiĝas aŭ naskiĝas;
Sed memoraĵojn sub la ocean' ne lasas;
Vi, vasta kaj senmorta, iam ne ŝanĝiĝas.
La pafilego-tondro sur vi laŭte sonas;
Batalas ŝipoj kaj sub ondoj malaperas;
Vi nur ruĝiĝas, kie homaj koraj dronas;
Sed pro ilia agonio ne suferas.
Por serĉi nekonitajn landojn kaj riĉaĵojn,
Sur vi la kuraĝuloj malproksimen iras;
Kaj el la tuta mond' reportas mirindaĵojn,
Sed pro l' eltrovoj aŭ trezoroj vi ne miras.
Vi ne kompatas, se malgaja elmigranto
Larmerojn verŝas sur la longa vojo;
Vi ne komprenas la feliĉon de amanto,
Se li revenas al fraŭlina kor' kun ĝojo.
Ho! Maro, de la urboj, de l' montar' tombejo!
En vian profundaĵon ĉio fine venas;
Vi estas la silenta mondo-rifuĝejo
Kaj pri l' homara vivo la sekretojn tenas.