Claude Piron: La soldato kiu marŝas. - Belarta Konkurso 1955: Originala Poezio: Tria Premio. (esperanto) - marsas.htm

Claude Piron:

La soldato kiu marŝas.

Belarta Konkurso 1955:
Originala Poezio: Tria Premio.

1.

La soldato kiu marŝas
en la vento
en silento
sur la vojo kiu marĉas
sian korpon ne plu sentas.

Lia menso fakte brutas,
nur la laco
kaj l'agaco
de la pluvo kiu gutas
senkompate lin turmentas.

Kaj li iras plu malbene
pri la koto
sur la boto
kiu ĉiam pezas ĝene
kaj la vojon malglatigas,

dum sufere, monopole,
la kadenco
en la mensa
egas ĉion malbonvole
kaj la povon pensi ligas.

Kaj li marŝas en la vico
uniforma
unuforma
sub vetera la malico
kaj a moko de l' serĝent'.

Li delonge jam maldormas
kaj oscedo
kun obsedo
en makzelo mem sin formas
pro nerezistebla tent'.

Se li povus eĉ almoze
ekricevi
rajton revi
kaj minuton nur ripoze
halti sur la voja bord'...

2.

Sed li tion ne esperas
ĉar la revo
pro la devo
en soldato ne aperas:
jen la militserva sort'.

Jam tro pezas la pafilo
kaj la kasko
kaj la sako
kaj la kaĉo el argilo
gluiĝinta ĉe la ŝu'.

Sed la fora horizonto
plej perfide
malrapide
maleblige al renkonto
ĉiam foren fuĝas plu.

La soldato kiu, laca,
daŭre iras,
li sopiras
al ripoza vivo paca
sen ĉiama plua pel'.

Sed li sentas kun eknaŭzo
ke la vivo
en aktivo
daŭras ade kaj sen paŭzo
ĝis neatingebla cel' ...

Kaj samkiel en armeo
la rezono
pri ordono
ne ekzistas pro obeo
kun neeblo de escept',

tiel mankas la kompreno
pri l'motivo
de la vivo,
kaj nur eblas ĉi sinteno:
plua iro kaj akcept'.

Notoj

Claude Piron (26.2.1931 - 22.1.2008),
aŭtoro esperantista.
El: Revuo Esperanto.
N-ro 1, 49-a jarkolekto, januaro 1956.