Giosuè Carducci: Funere Mersit Acerbo - + -Sankta Martena tago. (esperanto) - martena.htm

Giosuè Carducci
Funere Mersit Acerbo.
Sankta Martena tago
Tradukisto: Gaudenzio Pisoni.

Sankta Martena tago.

Suriras hirtajn montojn
nebul' gutante pala
kaj sub blovad' mistrala
kriegas ŝaŭma mar'.

Sed en vilaĝaj stratoj
el la bolantaj tinoj
odoras akre vinoj
konsol' por homa far'.

Turniga rostpikilo
kraketas sur la ŝtipoj
kaj fajfas tra la lipoj
ĉasisto dum la star'

ĉeporda, rigardante
forflugi birdojn nigrajn
samkiel pensojn migrajn
vespere, tra l' nubar'.

Funere Mersit Acerbo *)

Vi, kiu dormas sur montet' florplena
de Toskani', al patro jam proksima,
ĉu aŭdis ĵus, tra l' herbo tomb-kurtena,
ploron de milda voĉo iom tima?

Fileto mia, estas, frap-alvena
ĝis via pord'; li, kies nom' sublima
daŭrigis vin, eĉ li, el vivo jena
fuĝas, ho frato, el amar' senlima.

Ne, ne! Li ludis tra l' ĝarden' kolora
kaj lin, logitan nur de revoj ĉarmaj
envolvis ombro, kaj al nigra, fora

sidejo via pelis. Ĉe l' malvarmaj
plaĝoj lin vartu, ĉar al suno ora
kaj al patrin' li turnas vangojn larmajn.

Notoj
*) Eneido, VI, 429 Frua morto malaperigis {lin en Hadeso). Temas pri la morto (1870) de Dante, trijara filo de 1a poeto, kies samnoma frato sin mortigis en 1857.

Giosuè Carducci (1835 - 1907)
itala poeto, Nobelpremio 1906.
El: Literatura Foiro 92; Svislando - Milano
Ĉefredaktoro Perla Ari Martinelli.