E. Erhards: Martirino sur la brullignaĵo. (esperanto) - martirino.htm

E. Erhards:

Martirino sur la brullignaĵo.

Lumojn oni jam estingas,
Ĉesas voja sonoril'; (1)
Pintojn vento plu ne svingas, -
­Ĉie nokto kaj trankvil'.

Dorma nokt' ... nur mia koro
Brulas kvazaŭ incendi',
Ĝi demandas kun angoro:
Vero, kie estas vi?

Dum jarmiloj vin atendis
Jam la gentoj antaŭ ni;
Same petis, serĉis, plendis:
Vero, kie estas vi?

Ni nur vian nomon konas,
Mem vi kiel' iluzi';
Kies ĉenoj dire sonas:
Sur la brullignaĵo mi!


(1) Dum jarcentoj, kiam ankoraŭ ne ekzistis fervojoj, vojaĝantoj veturis per propraj aŭ poŝt­aj ĉevalveturiloj. Longdistanculoj havis sur la vojoj preferecojn rilate al ceteraj veturantoj. Tiuj lastaj ĉiam devis frutempe flankeniĝi kaj preterlasi longvojulojn aŭ potenculojn, kiuj sciigis sian alvenon per sonoriletoj ligitaj ĉe la jungilaro. En silentaj noktoj tiam ofte estis aŭd­ebla tintado de vojaj sonoriloj anoncanta preter­veturon de ĉaro aŭ kaleŝo. En multaj regionoj por la sama aŭ simila celo oni uzis la kornon (trumpeton).
Notoj
E. Erhards, (ni ne havas informojn pri la aŭtoro).
El: Heroldo de Esperanto, Antwerpen, Belgio.
N-ro 26 (1031), 20-a jarkolekto, 16-an de julio 1939.
Redaktoro: Teo Jung.