El la arboj kaj la floroj
leviĝas nepreciza plend'
vespere dum la revo-horoj
dum la melankoli-atend'.
Kaj el ĉiu regiono
trista kant' altiĝas dum',
ĉar sur ruĝa ĉielfono
ekmortadas la sunlum'...
Al piceoj mi rigardas,
kie mortas ĉi lum-or',
ĉar mi ŝate iom gardas
de ĝi - por la trista kor'.
Sed la sun' radiojn tenis
post arbaro en obskur',
mian ĝojon ĝi kunprenis,
melankolion lasis nur.
Mutu, mutu ... Milde venas
melankolia melodi',
dolĉ-mirigaj fluoj benas
mi per versaĵoj etaj pli.
Mutu, mutu, jen akordoj
plendas tra l' krepusk' - pri plor'
mi ne scias, nek pri vortoj;
restas nure rememor'.