Mi bremsas la aŭton sur la pinto de vojdeklivo. Maldekstre staras ruĝa kampara domo sur verda herbotapiŝo. Tie tri grasaj bovinoj iras kaj tri blankaj ŝafoj. MaIjuna kamparanino gardas ilin, kaj ŝi apogas sin sur bastono kaj rigardas la vojon, kie la aŭto haltis. La maljunulino estas brunhaŭta, kaj la leda vizaĝo havas milojn da sulketoj. La frunto estas ombrata de griza tuko.
Ŝi amike salutas nin, kiam ni malfermas la kortopordeton. Sed la sin pastantaj bestoj fariĝas maltrankvilaj je la neatendita vizito. Kelkaj kvietigaj vortoj de la kamparanino kaj la bestoj daŭrigas la manĝadon.
La suno ardas. La aero estas seka. Niaj soifantaj gorĝoj sopiras al iu trinkaĵo.
"Bonan tagon, patrino", ni salutas, "ĉu vi volas vendi iom da lakto al ni?"
"Ne, ne vendi", ŝi mole respondas, "sed mi eniros la ĉambron kaj alportos ujon da lakto por vi."
Ŝi malrapide iras en la domon. Ni sidiĝas sur la verdaĵon, forviŝas la ŝvitperlojn kaj atendas. Ne longe, ĉar nun ŝi revenaskun lakto kaj tri tasoj.
"Bonvolu", ŝi diras. Ni dankas kaj trinkas tason post taso da malvarma lakto. Pagon ŝi ne deziras, kvankam ni metas la monerojn en ŝian manon. Tiajn agojn ni ne spertis en la urbo, kie la vivbatalo estas akra kaj plej ofte egoisma.
Ni forlasas la afablan maljunulinon kaj promesas sendi al ŝi foton. La fotografia aparato nome eternigis tiun memorindan paŭzejon.
Nia celo estas malnova kabano, situanta 8 kilometrojn en la arbaron. Mal1arĝa vojeto serpentumas inter altaj arbotrunkoj kaj grandaj ŝtonoj. En miloj da kurboj ĝi turniĝas supren kaj malsupren, sur altaĵojn, en valetojn. Interfoje ĝi larĝiĝas tiom, ke du povas promeni unu apud la alia, kaj interfoje ĝi estas tiel mallarĝa, ke apenaŭ la piedoj trovas lokon.
En la dezerta soleco de la arbaro estas nia ekskursa celo. Tie kuŝas la muskovestita kabano, kiu estas tiel multaĝa, ke oni nekonas, kiam ĝi konstruiĝis. Dum jarcentoj la grizaj muroj kontraŭstaris la atakojn de la tempodento. Sub la putriĝanta tegmento kamparanoj kaj bestoj serĉis ŝirmon kaj ĝuis la ripozon.
La vojeto, kiu kondukas tien, nekonas la modernajn fosmaŝinojn, ŝtonstampilojn, fosilojn aŭ aliajn teknikajn ilojn. Ĝi estas farita de hompiedoj kaj bestoj, kiuj en la dolĉaj tagoj de la printempo migradis de la vilaĝo, kaj je la tempo de la foliofalo hejmeniris, ŝarĝitaj per butero kaj fromaĝo. Tiuj produktoj estas fabrikitaj dum la somero.
Ni estas alte super la marnivelo. Sub ni sin etendas gigantaj arbaroj el abio, pino kaj betulo. Kaj brilantaj, nigretaj lagoj kuŝas kiel spegulpecoj, ĵetitaj en la freŝan verdaĵon. En la ombra kaŝejo de la abioj, sur plej mola musko la linea (latine: linnĉa borealis) rampas kun mirakle odorantaj florsonoriletoj. Estas odoro, kiu enhavas ĉion la plej agrablan kaj ĉarman, kion la naturo kapablas donaci. Malluksa kaj modesta tiu arbarfloro kuŝas kiel perlĉeno de la naturo. Kiu kredas, ke ĝiaj kalikoj produktas parfumon, kiu superas eĉ tiun de la rozoj.
Ĉu ne estas memorigo al ni homoj, ĉu ne konsilo, kiun la naturo donas? Ne malestimu la malriĉaĵon kaj tion, kin ŝajnas tute bagatela kaj malforta. Ĝuste en tio, kion ni bagateligas sur la vivovojo, sin kaŝas la trezoro, kiun ni serĉas, la plej profunda celo de nia sopiro.
Antaŭ ol ni plene komprenis tion, ke io bona povas naskiĝi en la malgravaĵo, la homa kunestado ne estos tiel riĉa, kiel ĝi povus esti. En trofiereco ni ofte forĵetas la oron kaj kolektas la senvaloraĵon.
Kion la mondo bezonas? Antaŭ ĉio humilecon. Ĝi fontas el la persona konscio pri tio, ke ankaŭ la malgravaĵo havas valoron, vivfunkcion.
Duonhora promedado en virga tereno donas alia atentemulo sennombrajn variojn de vidoj kaj impresoj.
Sed nenio bona sen io malbona. La kuloj mobilizas siajn armeojn kaj atakas la kuraĝulojn kun karno kaj sango.
Oni povas demandi, kial Nia Sinjoro kreis ĉiujn tiujn malagrablajn bestetojn en la aero kaj sur la tero. Ili ja nur turmentas kaj malagrabligas la estadon. Sed ni konsoligu memorante, ke nenio en la naturo estiĝis hazarde. Ne ekzistas hazardo en la evoluo de la naturo. Ĉio dependas de cirkonstancoj kaj utilo. Ankaŭ la ŝajne senutila, jes la detruanta ludas rolon en la mastrumado de la naturo.
Cetere, kial ni ĉirkaŭiru kaj kantu la plendkanton de la malĝojo, kiam ĉie ĉirkaŭe ni troviĝas tiom da ridindaĵoj? La nigra faras la luman pli luma. La ombroj substrekas kaj elvokas la nuancojn. Blanko, nur blanko fariĝus enuiga. Tortoj je matenmanĝo, tagmanĝo kaj supeo estigas naŭzon kaj detruas la apetiton.
Kularo ne estas nur punekspedicio kontraŭ pekuloj en somersuno. Demandu hirundon, kaj ĝi diros, kion ĝi nun serĉas, kiam ses idoj kuŝas en la nesto kaj deziras manĝaĵon. Kuloj estas frandaĵo.
Post tiu morala elreliĝo sur ŝtono apud rivereto, kiu havas la plej kristalklaran akvon, ni limakas antaŭen: Ni vidas, ke la alttrunka gardistaro de la arbaro retiriĝas. Antaŭ niaj okuloj etendiĝas arte teksita tapiŝo, kiu konsistas el la plej belaj floroj de la somero. Pli supre staras la kabano. Sed la morto stampis ĝin. Ĝi portas la markon de la malapero, ĉar jam de multaj jaroj ĝi ne estas uzita. La evoluo donis aliajn, pli oportunajn eblojn alia kamparanaro.
Malgaje estas rigardi, kiel la malnova kulturo estas manĝata de la moderneco.
La kabano estas farita el krudaj trunkoj, hakitaj en la densa arbaro. La konstruo bone atestas pri la primitivaj homoj ke tamen ili estis majstroj rilate al aluzo kaj kombino.
La kabankonstruintoj estis koloniistoj. La hakilo kaj la tranĉilo estis iliaj iloj, kaj ligno estis la materialo. Najloj kaj feraĵoj ne estis uzitaj. Tamen la kabano bone servis dum generacioj.
Se la trunkoj de tiu kabano povus paroli, kion ili rakontus al ni pri epokoj, kiuj jam estas for? Vi mem divenu, kara leganto. Permesu al la birdoj de la fantazio flugi malproksimen en la pasintecon.
Nun la kabano estas kaduka maljunulo, mordita de la ĉiondetruanta dento de la tempo, griza, putra, disfalinta kaj ruiniĝinta. Post mallonga tempo aro da lignaĵo kaj masonŝtonoj estos la solaj restoj de tio, kion generacioj amis kaj eluzis.
Sed la faroj de la foririntoj ne estis vanaj. Ilia batalo kun akra naturo, kiu ne malŝparis la favorojn, estas la fundamento, sur kiun ni, infanoj de postaj tagoj, daŭrigos la templokonstruon de la homaro.