"Dr. Pu": Folio en memorlibron (esperanto) - memorlibron.htm

"Dr. Pu"
Folio en memorlibron
( al fraŭlino Juli Tojoda (*))

Ni sidis en obskur' teatra:
mi, ĉeĥo, kaj knabin' japana ...
Sonis muziko de Smetana,
arto de mia lando patra,
Ni sidis en obskur' teatra.

Geamis Jenik kaj Marenka,
sed multaj okazaĵoj scenis,
antaŭ ol bona fino venis
kun plena am-triumfo venka.
Geamis Jenik kaj Marenka.

En dolccan amon galo gutis
kaj ambaŭ spertis la misŝancon:
Marenka havis jam fianĉon,
malsaĝan Vaŝkon (li balbutis).
En dolĉan amon galo gutis.

Kiom Marenka triste plendis,
ĉar ŝi alian havi volis!
Tamen neniu ŝin konsolis,
kaj eĉ mem Jenik ŝin forvendis.
Kiom Marenka triste plendis.

Ni sidis kaj aŭskultis pie,
kion Smetana interpretis:
Muziko trilis kaj ridetis
kaj ploris ĝi melakolie...
Ni sidis kaj aŭskultis pie.

Kaj bone finis historio,
ĉar Jenik solvis la konflikton;
do finas mi la manuskripton.
Praha sin montris al Tokio,
kaj bone finis historio.

Notoj
(*) Samideano Juli Tojoda el Tokio venis al Praha por originale vidi kaj aŭdi ĉeĥan operon Vendita fiancino de Bedrich Smetana. Ni publikigas tiun ĉi poemon okaze de la internacia radio-disaŭdigo de alia opero de Smetana: "Kiso", en Esper­anto.
Dr. Pu (- ni ne scias, kiu estas...)

El: Heroldo de Esperanto, Antwerpen, Belgio.
N-ro 40 (947), 18-a jarkolekto, 17-an de oktobro 1937.
Redaktoro: Teo Jung.