Aleksis Kivi: La kanto de mia koro (esperanto) - miakoro.htm

Aleksis Kivi
La kanto de mia koro.

Tradukisto:
Vilho Setälä.

Morta valo, nokta valo!
Al la sabla lulvualo
mian infanon mi gvidos.

Tie estas ĉarme esti
sur Mortulaj kampoj resti,
Paŝti Mortejan brutaron.

Estas tie ĉarme resti,
sin krepuske lulbalanci
sine de l' Morta virgino.

Dorlotate ĉarmas esti,
en lulilo ora tranci,
aŭdi la noktan ŝpinbirdon.

Morta spaco, paca spaco,
for malpaco, for minaco,
for estas mondo perfida.

Notoj

Aleksis Kivi (10.10.1834 - 31.12.1872)
finna verkisto
La poemo estas el: Sep fratoj, 1947.
El: Esperanta Finnlando
n-ro 5, 1969.