Jac. van Hattum:

Mia patro

Tradukis: Adriaan Kloek.

1.

Al granda nederlanda dom'
de mil-sepcenta jaro
venadis princ', altranga hom',
potenca riĉularo.

La patro, kiel ĝardenist',
li estis en latino
pri plant' kaj best' specialist'
- kun eĉ tri-vort-kombino.

Kaj kiam rondirigis li
tra frukt- aŭ florĝardeno
sinjorojn, tiam aŭdis mi
nur laŭdon sen reteno,

Ekzotaj fruktoj en abund'
kaj bluaj pasi-floroj,
vinberoj pendis sur la grund',
kaj figoj, en koloroj,

2.

La abrikoto, la persik'
revigis pri Edeno,
la riĉa rozomozaik'
parfumis tra l' ĝardeno.

En tiu tera paradiz'
mi vivis dum junaĝo,
kreaĵ' de l' patra organiz'
de hom' kun granda saĝo.

Ĝis kiam Dio prenis lin
Al si en sia korto.
Kaj ĉiu hom' konsolis nin:
tre bela vir' en morto,

La floroj: lia granda am',
l' abeloj: lia saĝo,
atestas laŭde pri la fam'
de li en la vilaĝo.

Notoj
Verkita: Jac. van Hattum (10.02.1900 - 19.08.1981), fama nederlanda aŭtoro.
El: La Praktiko, Den Haag Nederlando, n-ro 3-4 (185-186), 17-a jaro, marto-aprilo 1953.

(Post via legado de la paĝo:) - Nun al: Klaku: Novaj paĝoj:
La tuta enhavo de la paĝoj: ...aŭ... Niaj hejmpaĝoj:
...aŭ... Nia adreso: