A. Rajzen: Milito (esperanto) - milito.htm

A. Rajzen:

Milito

Tradukanto: I. Jurysta
... el la juda lingvo.

"Panjo, donu lakto-gluton,
Al soifo metu finon ..."
- Ho, infano, paŝtistaĉo
Forkondukis la bovinon.

"Panjo, donu pano-tranĉon,
Min malsat' turmentas grave!"
- Mankas pano, infaneto,
Brulis muelej' sensave.

Fajrolangoj, flamobuloj
Ĝin bruligis kvazaŭ lampon,
Kaj bakistoj, muelistoj,
Militiris batalkampon ...

"Kie estas nun la patro,
Por nin ŝirmi kaj regali?"
- Patro ankaŭ militiris,
Kontraŭ malamik' batali.

En tranĉeo li nun kuŝas,
Je konstanta mort-minaco -
­Kiu scias, ĉu revenos
Iam hejmen li en paco?

Notoj

A. Rajzen, (ni ne havas informojn pri li)
El: Heroldo de Esperanto, Antwerpen, Belgio.
N-ro 29 (1034), 20-a jarkolekto, 6-an de aŭgusto 1939.
Redaktoro: Teo Jung.