![]() Roman Dobrzynski Monumentoj. |
|---|
|
Laŭ malnova tradicio ĉiuj loĝantoj de nia urbo estas tre famaj. Ne miru do, ke ĉiupaŝe vi vidas en la urbo monumentojn, ĉar ĝuste en ili estas enŝtonigita glora grandiozo de pasintaj kaj daŭrantaj tempoj de la urbo. En la hodiaŭa sovaĝe rapida mondo trezoraj valoroj de la homa menso, animo kaj sperto falas en malmemoron, se oni ilin tuj ne presas, surbendigas, arkivigas aŭ monumentigas. Ni ĝuste monumentigas nin, por ke la posteuloj vidu, kiu al ili sinoferadis. Cetere dank' al monumentoj la urbo interese aspektas. Rigardu: ĉie blokoj, kolonoj, marmoroj, granitoj, memortabuloj, oraj literoj. Rava vidaĵo! |
| Notoj |
|---|
Roman Dobrzynski, * 1937, pola ĵurnalisto kaj verkisto.El: Heroldo de Esperanto, n-ro 2 (1392), 41-a jaro, 1.februaro 1965. |
(Post via legado de la paĝo:) - Nun al: Klaku: Novaj paĝoj:
La tuta enhavo de la paĝoj:
...aŭ... Niaj hejmpaĝoj:
...aŭ... Nia adreso: