Erik Axel Karlfeldt
Mortaj folioj (svede: Tallarnas barr.)
Tradukis: Salex

Mortaj folioj de pino, betul'
Vian torfan tegmenton surfalas.
Dormu trankvile sur pajlo karul'
Sur ĉielo la nubetoj rivalas.

Paŝas fenestren la Vintro, blankul'
Lia kiso ŝajnas frosta sur mano.
Sonĝu tre varme pri via karul'
En protekto de la ligna kabano.

Sonĝu pri dolĉa somera sonar'
Ekstere la ventego bruadas.
Sonĝu ke vin en betulfoliar'
L' amato tre karese premadas.

Notoj

Erik Axel Karlfeldt - 1864-1931.
Dumviva sekreta­rio en kaj ano de Sveda Akademio.
Unu el la plej famaj svedaj poetoj.

Aliaj verkoj de E.A.Karlfeldt: Vidu la Enhavo-liston.

El: Svenska Esperanto-Tidningen/La Espero
n-ro 11-12, nov-dec 1939.