La suno vualas sian vizaĝon,
Malhelo plenkovras hejman pejzaĝon;
Funebre sin klinas arboj ĉe l' vojo,
Silentas printempaj kanto kaj ĝojo:
Ekdormis por ĉiam nobla virino,
Senlace helpema, bona patrino.
Nur amon semĵetis ŝia viv-iro -
Kaj ĉe la idaro restas sopiro;
Sopiro al mano, dolĉa kaj mola,
Sopiro al buŝo, milde parola.
Senmove jen kuŝas mano surlite,
Silentas la buŝo, mortpaligite.
Kaj de l' enterigo venas la horo -
La lastan saluton ĝemas la koro ...
Nun kovras la tombon tuko el neĝo -
Dolora anim' tordiĝas en preĝo:
La dankon, kar-panjo, pro via viv-iro
Klopodos elmontri la ido, jam viro,
Al via parolo li - obeema:
"Nobla vi estu, bona, helpema!"