Nur vano ia ĉirkaŭprenas min
kaj pala nokta lun' en foliar',
dum dancas mi kun korpo de virin'
kaj efemere vagas en arbar'.
Hieraŭ stel' falinta de l' ĉiel'
ektuŝis mian ombron sur la ond';
mi petis ĝin pri varma sun-fabel',
sed ĝi kaŭriĝis mute, sen respond'.
Fratino eta el la fora spac',
ni same brilas nur en nokta sin'.
Ĉu pro sopir' je homa viv-donac'
doloro stranga kaptas ankaŭ vin?
La sanga, la batanta homa kor',
kiun ne havas mi, doloras min -
min ondo naskis en noktmeza hor'
sen sento kaj sen amo, sen inklin'.
Aĥ, mi ne scias, kio estas larm',
kaj tamen brulas ĝi en la okul' -
neniam tuŝos min la homa varm',
karesas min ne man', sed akvo-lul'.
Nek vivos mi nek mortos kiel hom',
nur danci, kanti, ludi ĝin sen fin' -
ĝemanta ombro nur kaj nokt-fantom'
min faris senkompata la destin',
Aĥ, plori, ridi, ami sub la sun'
kaj idon doni al amata vir' -
kaj peki, eĉ se trafos min la pun',
ne esti sola, droni en delir'...
Ne esti sola, - Di', ĉu aŭdas vi?
Disŝuti varmon el la homa kor',
en sango vivi, en la rid', envi',
feliĉon senti, tremi pro angor'...
Ne, mi ne kantos lule al infan',
muzikos ĉiam mi nur en malhel'.
Ne tuŝos frunton varma vira man',
nur morta, estingita, blinda stel'...