F. Schwarz kaj K. Schwabach: Napolanino (esperanto) - napolanimo.htm

F. Schwarz kaj K. Schwabach
Napolanino

Laŭ tango-kanto.

Tradukis: Karl Vanselow
Melodio de R. Lander.

En Napolo tre interesis min
Ne nur la Vezuva fumo:
Ne forgesos mi pri florvendistin'
En ora vespera lumo.
Ĉarmavoĉe antaŭ mi
Rozojn rekomendis ŝi.
Ŝin kun plaĉo rigardante
pensis mi:

Knabino estas ŝi malriĉa,
Nur simple vestita, nur florvendistin',
­Ĉu oni faru ŝin feliĉa,
Samtempe mem feliĉigante sin?
Al kisoj logas de la ŝvelaj
Anĝelaj lipoj ĉeriza kolor',
Kaj eble kun la ruĝaj rozoj belaj
Vendebla estas ankaŭ ŝia kor'.

Mi demandis ŝin: "Se aĉete mi
La tutan provizon prenos,
Por ke poste kune ni manĝu - mi
Invitas vin, ĉu vi venos?"
Ridetante iom pli
Kun ĉiel-okul-radi'
Al mi donis ŝi respondon
tiun ĉi:

"Knabino estas mi malriĉa,
Nur simple vestita, nur florvendistin',
­Sed pli kontenta, pli feliĉa
Ol mi ne povas esti eĉ reĝin'.
Do ne deziras mi almozojn,
Kaj sciu tion, ŝatata sinjor'.:
Mi vendas rozojn, belajn ruĝajn rozojn,
Sed ne vendaĵo estas mia kor'."

Notoj

Karl Vanselow (20.3.1877 - 28.12.1959)
Germano. Tre abunde verkis originale kaj traduke, precipe kantojn. Liaj poemoj aperis ĉefe en "Heroldo de Esperanto" antaŭ kaj post la Dua Mondmilito.
El: Heroldo de Esperanto, Köln.
N-ro 3(864), 17-a jarkolekto, 19-an de januaro 1936. Redaktoro: Teo Jung.