Mario Sola: Neĝo - Nia amo(esperanto) - nego.htm

Mario Sola:

Neĝo - Nia amo

Blankeco pura kovras la aĵojn
kaj ĉio estas silento.
Senmova
la kvieto envolvas la stratojn.
Sub la tuko
la matena pejzaĝo
ripozas.
Sed malrapide
eta maljunulino
trairas la straton
kaj lasante malgrandajn spurojn
signas la ĉiutagan vojon.
La mallaŭta klakado de ŝia paŝo
vekas la blankajn lukojn
gardostarantajn sur la tegmento.

Nia amo
Hirundoflugo,
rideto de floroj sur herbo,
danco de papilioj
estas
nia ĝojo.
Kuranta ŝaŭma ondo
ritme karesas
sablan silenton
kiam via voĉo
atingas mian atendon.
Galopado de rozaj nuboj
sur blankblua ĉielo
estas
niaj esperoj.
Rosguteto
en sia rozpetala konko
reflektas la lumon
kiel okuloj viaj
spegulas la animon.
Gaja blovetanta kareso
sur kampoj feliĉaj
estas
nia amo.
Notoj
Mario Sola, 1933 - 1998, itala esperantisto.

El: Heroldo de Esperanto, Bruselo 1, Belgio.
Neĝo: N-ro 19 (1369), 39-a jarkolekto, 1-an de decembro 1963.
Nia amo: N-ro 8 (1398), 41-a jarkolekto, 1-an de majo 1965.
Redaktoro: Ada Fighiera-Sikorska.