Ne, ne militu!
Kiel rave min ĉarmas la naturo
lumigata de mil sennombraj steloj...
La mirinda dancado de l' abeloj,
la senlima profundo de l' lazuro,
la aŭroro pentranta per purpuro
la travidajn flugilojn de l' libeloj,
ĉio, ĉio, naturaj trafoj, celoj,
ŝajnas veti kun mi en packonkuro.
Kial homaj buĉadoj?
Ho, kortuŝe
mi petegas, gefratoj, je la nomo
de la paco, vi luktu streĉegpuŝe
kontraŭ murdaj militoj, fiatomo...
Por ke vivu la homoj tiel fuŝe,
preskaŭ ve!, ne valoras esti homo?
|
Serĉante la feliĉon.
La feliĉo korbatas ĉe la manoj
de la homo kaj venkos.
Nur por tio,
pli modernan koncepton pri patrio
ni proponu al grekoj kaj trojanoj.
Ju pli paca ĝi estos, sen tiranoj,
sen perfortoj, des pli la garantio
pri feliĉo grandiĝos, harmonio
pace kantos al niaj prainfanoj.
El la francaj Pasteur, Napoleono,
kiu estis utile pli merita,
tiu kiu nur vivis por la Bono
aŭ la estro famege permilita?
Ke respondu la mondo de l' rezona
kaj silentu la necivilizita.
|